Politiko de bona najbareco

Politiko de bona najbareco (angle Good Neighbor Policy) estis usona politiko, uzata de Franklin D. Roosevelt de 1934 ĝis ĉ. 1937/1938 al Latinamerikaj ŝtatoj. La politiko entenis respekton de tiuj landoj kaj rezignon pri militistaj intervenoj je tiuj landoj.

Brazila Prezidento Getúlio Vargas (maldekstre) kaj Usona Presidento Franklin D. Roosevelt (dekstre) en 1936.

Usono volis rezervi sian influon en Latinameriko per apogo de reĝimoj kaj per fortaj kulturaj kaj ekonomiaj kontaktoj.

Fono redakti

Jam post anonco de la Monroe-doktrino en 1823, Usono pretendis la rajton por etigi la influon de la eŭropaj ŝtatoj en Latinameriko. „Ameriko por Amerikanoj“ estis la doktrino de la usona ekstera politiko. En la sekvaj jardekoj, la signifo de Monroe-doktrino daŭre larĝiĝis.

Latinameriko evoluis pli kaj pli al postkorto de Usono, laŭ kio Usono militiste intervenis, se ĝi vidis minacon je siaj ekonomiaj interesoj (ankaŭ per la kanonŝipa politiko). Tiu larĝiĝo de la Monroe-doktrino estis oficialigita en la Roosevelt-korolario en 1904. Usono pretendis polican forton en la okcidenta hemisfero.

Post ekmilito de Usono en la unua mondmilito kaj la posta retiriĝo en la izolismo, la doktrino ne ŝanĝiĝis. La unuaj du respublikanaj prezidentoj post la unua mondmilito (Warren G. Harding kaj Calvin Coolidge apenaŭ interesiĝis pri la ekstera politiko. Tio ŝanĝiĝis nur kun Herbert Hoover, en kies inaŭgura parolo (en marto de 1929) li proklamis politikon de neinterveno en Latinameriko. Tiel forlasis usonaj marsoldatoj Nikaragvon kaj anoncis forlason de Haitio. Dume la usona ekstera ministerio sukcese peris inter Peruo kaj Ĉilio kaj same inter Peruo kaj Kolombio.

Anonco de la Politiko de la bona najbareco redakti

Franklin D. Roosevelt anoncis en sia inaŭgura parolo – la 4-an de marto 1933 – la Politikon de la bona najbareco. Usonaj soldatoj forlasis Haition, oni subskribis en la sepa Tutamerika kongreso la Konvencion de Montevideo kaj la Amendon Platt estis ĉesigita (tiu amendo certigis por Usono interveno en Kubo). Roosevelt partoprenis en 1936 kiel unua usona prezidento en amerika kunveno. Oni interkonsentis pri kompensado pro naciigo de la naftoindustrio de Meksiko en 1938.

La politiko havis ankaŭ kulturajn komponentojn, rezultante radioprogramon ekz. Viva America; kaj la filmon de Walt Disney en 1942, Saludos Amigos.

La politiko helpis Usonon formi aron de lojalaj landoj en epoko, kiam la faŝisma Germanio kaj la ekspansionisma Japanio minacis usonajn interesojn. Post la dua mondmilito, tiu politiko erodis al simpla ekonomia influa politiko.

Vidu ankaŭ redakti