Politiko de la malferma pordo

Politiko de malferma pordo (aŭ malfermita pordo) estas principa deklaro, interkonsento, je iniciato de Usono kaj landoj komercantaj kun Ĉinio (1899, 1900). Ĝi deklaris defendon de la egalajn privilegiojn de la partoprenantaj landoj kaj apogon de teritoria kaj administra integreco de Ĉinio. La memorandon dissendis kiel rondleteron la usona eksterafera ministro al Grand-Britio, Germanio, Francio, Italio, Japanio kaj Rusio. La politikon de la malferma pordo apogis la plejmulto de la usona loĝantaro kaj tio estis dum 40 jaroj grava kompaso de la usona ekstera politiko.

John Hay, la pensulo de la politiko

La principo jam estis formita en la anglaj-ĉinaj Traktato de Nankino kaj Traktato de Wanghia (1842–44), laŭ kiu ĉiu lando devas ricevis la samajn rajtojn por komercado kun Ĉinio tra uzado de la malfermaj havenoj.

Tiun politikon hegemonis Grand-Britio ĝis fino de la 19-a jarcento, kiam aliaj landoj volis akiri ekskluzivajn rajtojn en Ĉinio. Post la unua ĉina-japana milito (1894–95), ekkonkuris Rusio, Francio, Germanio kaj Britio kaj aperas la minaco pri monopolado de la komerco kaj tuta disfalo kaj koloniigo de Ĉinio.

La krizo en Ĉinio samtempis kun ekonomia krizo en Usono en la 1890-aj jaroj, kiam Usono ekinteresiĝis pri alilandaj merkatoj. Usono tiam akiris – post la hispana-usoan milito – la Filipinojn, Guamon kaj Havajon kaj pli kaj pli interesiĝis pri Ĉinio por trovi vendolokon pro la malmultekostaj kotonaj varoj de la teksaĵa industrio.

La memorando pri malferma pordo el 1899 deklaris, ke ĉiu lando devas malfermi siajn havenojn, ke nur la ĉina registaro havas kolekti imposton pri komercado, ke neniu lando povas akiri amnestion je pago de havenaj traktaj kostoj kaj fervojaj transportaj kostoj. La adresitaj landoj repondis malklare, sed Hay klarigis tiujn kiel akceptojn.

Por subpremi la bokseran ribelon en orienta Ĉinio, aperis okcident-eŭropaj armeoj (1900). Reage je tio, Hay eldonis duan memorandon en 1900, en kiu estis akcentita la graveco por defendi la teritorian kaj administran integriĝon de Ĉinio. Hay ne petis respondon, sed krom Japanio ĉiu grandpotenco sciigis sian interkonsenton.

Kiam Japanio prezentis la dudek unu postulojn al Ĉinio (1915), ĝi tute neglektis tiun principon. La naŭpotenca traktato, subskribita post al Vaŝingtona konferenco (1921–22) fortigis tiun principon.

La krizo en Manĉurio (1931) kaj la ĉina-japana milito en 1937 devigis Usonon klare montri sian vidpunkton por la politiko de la malferma pordo. Tio signifis ankaŭ tion, ke ĝi ĉesigas la liverojn al Japanio. Pro la japana malvenko kaj post la venko de la ĉinaj komunistoj en 1949, ĉiu privilegio de la eksterlandanoj ĉesis, tiel la politiko de la malferma politiko iĝis senbaza.