En termodinamiko, politropa procezo estas procezo de fizika sistemo, en kiu p estas premo kaj volumenoV sekvas la ekvacion:

kie n estas reela nombro nomita la politropa eksponento.

Oni povas ĝenerale ĉiujn procezojn de ideala gaso konsideri, kiel politropajn procezojn, per adapto de la eksponento:.

Politropa zono en p-V ebeno ĉirkaŭ donita stato: la politropa kurbo (foje nomita "politropo") estas inter la izoterma kurbo (n=1, foje nomita "izotermo") kaj la adiabata kurbo (n=k, foje nomita "adiabato").

La warmo Q1,2 provizita de gaso dum ĝia ŝanĝo de stato 1 al stato 2 estas donita per la formulo [1]:

kie m estas la maso de la gaso, cv ĝia specifa varmokapacito pri konstanta volumeno, T1 kaj T2 estas respektive la komenca kaj la fina temperaturoj de la procezo.

Tielmaniere, oni povas difini la specifa varmokapacito de la politropa procezo per:

Oni do povas antaŭvidi la konduton de politropa procezo nur per tri grandoj: la politropa eksponento n, kaj la du varmokapacitoj cp kaj cv, pro tio, ke

Dokumento redakti

Referenco redakti

  1. (germane) Peter Stephan u.a.: Thermodynamik., S. 115 (Band 1: Einstoffsysteme, 18. Auflage).

Vidu ankaŭ redakti