Pollando Kune (pole: Polska Razem) estas centr-dekstra kaj konservativ-liberala partio en Pollando kreita de la eks-ministro pri Justeco Jarosław Gowin la 7an de decembro 2013. La partion kunkreis Paweł Kowal (el la partio Pollando Estas la Plej Grava) kaj Przemysław Wipler (el la Asocio Respublikanoj) kaj parto de la eksagantoj de la partio Civitana Platformo.

Jarosław Gowin, la Prezidanto de Pollando Kune (pole: Polska Razem) kaj de la 4a de novembro 2017 de la nova partio Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)
La logo de "Pollando Kune" (pole: Polska Razem) kaj logo de "Solidara Pollando" (Solidarna Polska) en la Pola Parlamento (Pola Sejmo)
Magdalena Błeńska de la 4a de novembro 2017 ŝi estas la Vic-Prezidantino de la nova partio Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)
Zbigniew Gryglas de la 4a de novembro 2017 li estas la Vic-Prezidanto de la nova partio Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)
Jadwiga Emilewicz de la 4a de novembro 2017 ŝi estas la Vic-Prezidantino de la nova partio Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)

Ligitaj kun la partio estas la anoj de la socia movado "Horo por Pollando" ("Godzina dla Polski"). Vicprezidanto de la partio estis John Godson ĝis la 26a de junio 2014 kiam li rezignis de la funkcio en Pollando Kune. La 27an de junio 2014 li estis forĵetita de la partio. De februaro 2015 li estas membro de parlamenta frakcio de Pola Popola Partio.

Ekde la 4a de novembro 2017 la partio kuniĝis kun la "Respublikanoj" kaj kun liberalaj kaj municipaj (aŭtonomiaj) medioj - la novan partion Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)

Esperanto redakti

 
 
John Godson, vicprezidanto de Pollando Kune, Esperanto-amiko
 
Józef Zając senatano, de la 4a de novembro 2017 li estas ano de la nova partio Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)

En septembro 2013 John Godson transdonis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) la institucian skriban apog-deklaracion por Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo pri la enskribo de Esperanto sur la landan liston de nemateria kultura heredaĵo.