Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun poluo.

Polucio estas nevola elfluo de sperma likvaĵo (nevola ejakulo) dum dormo de junuloj kaj viroj. Polucio ofte estas akompanataj per erotikaj sonĝoj. Polucioj komenciĝas en la adoleskaĝo kaj povas okazi pli malfrue ĝis la komenco de la seksa vivo aŭ post ĝi okaze de seksa abstinenco. Polucio estas fiziologia procezo kaj unu el la elaperigoj de la seksa maturiĝo. La frekvenco de polucioj estas individua por ĉiu homo. En iuj okazoj polucioj povas okazi ĉiunokte kaj eĉ kelkfoje dum nokto.

Religia signifo redakti

En mezepoka kristanismo, oni atribuis ĝin al seksumo kun sukuboj, diablinoj, kiuj tentis virojn nokte.