La polusa medalo (angle Polar Medal) estas medalo atribuita de la reĝo de Britio. Ĝi estis unue kreita en 1857 kiel la "arkta medalo" por rekompensi la unuajn esploristojn de la arkta regiono, kiuj provis malkovri la faman nordokcidentan pasejon.

Polusa medalo
medalo • honorigo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1857
vdr
Polusa medalo

La polusa medalo estis donita al ĉiuj homoj, kiuj partoprenis polusan ekspedicion aprobitan de la registaro de unu el la ŝtatoj de la Komunumo de Nacioj. Hodiaŭ tamen estas la medalo atribuita nur al la kelkaj britaj civitanoj, kiuj laboras en Arkto kaj Antarkto malgraŭ tre malfacilaj vivkondiĉoj.

La medalo estas okangula : fronte videblas la vizaĝo de la monarko, kiu reĝis dum la fabrikado de la medalo, dum la alia flanko montras la ŝipon RRS Discovery de la samnoma ekspedicio. La rubando estas blanka. Entute 880 bronzmedaloj kaj 245 arĝentmedaloj estis atribuitaj pro antarktaj ekspedicioj, kaj 73 medaloj pro arktaj ekspedicioj.