Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pomezí (apartigilo)

Municipo Pomezí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 5 km oriente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 1 290 loĝantoj (2023).

Pomezí
(Limberk)
germane Laubendorf
municipo
Preĝejo de sankta Georgo en Pomezí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pomezí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Pomezí
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 49″ N 16° 19′ 22″ O / 49.71361 °N, 16.32278 °O / 49.71361; 16.32278 (mapo)
Katastro 25,28 km² (2 528 ha) Pomezí
Loĝantaro 1 290 (2023)
Denseco 51,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 71
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578584
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pomezí
Retpaĝo: www.obecpomezi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Pomezí, ĝis la jaro 1950 nomata Limberk (germane Laubendorf) devenas el la jaro 1265. En akto, per kiu reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondas la urbon Polička, estas nomata kiel lokigisto Konrád el Levendorf (Cunradus de Lewendorf), kio estis pli malnova formo de germana nomo de la vilaĝo. El la akto rezultas, ke tiam la vilaĝo kaj fortikaĵeto Levendorf jam ekzistis.

Sub la vilaĝo estis kelkaj grandaj fiŝlagoj, el kiuj ĝis nun restis nur la malsupra.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Georgo, origine gotika el la unua duono de 14-a jarcento, estas en la jaro 1350 rememorata kiel paroĥa. Nuna preĝejo estas baroka, rekonstruita fine de la 17-a jarcento kaj sinsekve en la jaroj 1748, 1780 kaj 1942.

Ĝi estas ununava kun transepto, trilatere fermita presbiterejo kun du absidaj niĉoj je la flankoj kaj kun prisma turo en la okcidenta fronto. Fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj. En la presbiterejo estas barela volbo kun segmentoj, la ĥorejo estas ligna duetaĝa, la subtura antaŭĉambro estas volbita kruce sur krestoj.

Ekipaĵo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento, la ĉefan altaron ornamas statuoj de Sankta Georgo kaj Sankta Floriano kun bildo de Sankta Georgo el la komenco de 19-a jarcento, plua bildo de Sankta Georgo estas sur la ĥorejo, orgeno estas ornamita per rokokaj lignoskulptaĵoj, baptujo devenas el la jaro 1728.

Ostejo redakti

La ostejo, enkonstruita en tombejan muron, devenas el la 19-a jarcento, situas sur kvadrata plano, interne troviĝas bildo de Pieto. Apud la enirejo en tombejon estas du statuoj de anĝeloj el la jaro 1870.

Pluaj memorindaĵoj redakti

  • la paroĥestrejo estas duetaĝa, malfrubaroka,
  • kapelo en malsupra parto de la vilaĝo,
  • vilaĝestrejo estis rekonstruita je vilaĝoficejo,
  • fortikaĵeto fondita de grafoj Walderode kaj grafoj el Kolovraty verŝajne nur en la 16-a jarcento estis pli malfrue rekonstruita por mastrumaj celoj; grenejo estas super la pordego ornamita per blazono datita 1692,
  • bieno kun subĉiela kinejo en supra parto de la vilaĝo,
  • multaj konservitaj malnovaj bienoj en la tuta vilaĝlongo, kvarlateraj bienoj kaj multvandaj fermitaj ĉarpentitaj garbejoj, lignoskulptita pordego ĉe la bieno n-ro 87.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti