Pomo de la malakordo

Pomo de la malakordo estas flugilhava esprimo indikanta ke temas pri donaco provokanta malakordon kaj malamikecon. Ĝi prenas sian nomon kaj signifon el la antikva greka mita rakontaĵo laŭ kiu dum la nuptofesto de Peleo kaj Tetisa, la diino Eriso (Malakordo), ne invitita ĉar oni ĉiukaze emis la paco, lanĉis sur manĝotablo eloran pomon kun la skribo “al la plej bela”. La plej bela devis esti aŭ Afrodito aŭ Hera aŭ Atena, diinoj ĉeestaj. Pariso, farita okaza arbitra aljuĝanto, preferis Afroditon kiu promesis al li por edzino Helenan, la plej belan inter la virinoj. Kaj el tiu elekto naskiĝis malakordo inter la diinoj kaj la Troja milito.

Pomo de la malakordo
mitologia estaĵo • pomo
Kreita de Eriso
Verko Juĝo de Pariso
wedding of Peleus and Thetis
Informoj
vdr

Estas antropologia interpreto pri tiu mitaĵo: la homoj provis trovi eksplikon pri la senĉesaj malakordo kaj malamo kaj, do, militoj inter la homoj, kaj kredis ke la kaŭzo estis la dioj mem.