Pompa vjolo estas arĉinstrumento en tenorregistro. Je la varieco de nomoj, kiujn donis la muzikteoriistoj al la instrumento, ofte okazas konfuzo. Ekzemple en la germana lingvosfero oni trovas depende de la regiono la nomojn violoncello piccolo, viola, violoncello da spalla, viola di collo, Fagottegeigebassetto.

Viola da spalla

La instrumento, longa proksimume 60 cm, estas ludata en brakoteno aŭ ĉe bendo pendanta ĉirkaŭ la kolo. Oni uzis ĝin ĉefe en la barokepoko. La uzado de la bendo montras uzadon kiel basinstrumento dum procesioj. Male al kutima vjoloviolonĉelo ĝi havas kvin kordojn. La kordoj estas agorditaj je kvintodistanco, nome je la tonoj C, G, d, a kaj e'.

Laŭ samtempaj raportoj Johann Sebastian Bach ĉe instrumentkonstruisto Johann Christian Hoffmann el Lepsiko mendis tiajn tenorviolonojn, kiuj havu la konstruajn kaj sonajn kvalitojn de violonĉelo. Bach verkis por ĉi tiu instrumento komponaĵojn, kiuj nuntempe estas plejparte prezentataj per violonĉelo, tiam tamen je manko de taŭgaj muzikistoj povis esti ludataj per pompa vjolo.

Violonisto kaj komponisto Franz Benda (1709-1786) skribis: "Ĉi tiu instrumento estas agordata kiel violonĉelo, sed havas en la alteco unu kordon pli, estas iomete pli granda ol vjolo kaj estas fiksata per bendo tiamaniere, ke oni povas teni ĝin antaŭ la brusto kaj sur la brako. La beata kapelmajstro Sinjoro Bach inventis ĝin en Lepsiko."

Johann Nikolaus Forkel (1748-1818) konjektis en sia Musikalischen Almanach für das Jahr 1782, ke je la pompa vjolo temas pri la violoncello piccolo aplikita de Bach en diversaj verkoj.

Nun oni malofte ludas la pompan vjolon, la belga barokviolonisto kaj dirigento Sigiswald Kuijken konstruigis en 2003 kopion de la instrumento, kiun li kaj intertempe ankaŭ aliaj muzikistoj aplikas en diversaj kantatoj de Bach, sed ankaŭ en ties solosuitoj por violonĉelo.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Viola pomposa » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3291904 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)