Pongo de Manseriche

Pongo de Manseriche [manseRIĉe] estas gorĝo en nordokcidenta Peruo. La rivero Marañón fluas tra tiu gorĝo (kaj riverfendo) antaŭ ĝi atingas la areon de la Amazona Baseno.

Pongo de Manseriche.

La Pongo de Manseriche estas 3 mejlojn (4.8 km) longa, situa je 4° 27' 30" suda latitudo kaj 77° 34' 51" okcidenta longitudo, ĝuste sub la elfluejo de la rivero Santiago, kaj inter ĝi kaj la malnova misiejo de Borja.

Laŭ la kapitano Melitón Carvajal, kiu descendis la Pongon en la malgranda vaporŝipo Napo, en 1868, estis fendo en Andoj ĉirkaŭ 2000 ft (600 m) profunda, mallarĝa en lokoj nur de 100 ft (30 m).

Koordinatoj: 4° 27′ 30″ Sudo 77° 34′ 51″ Okcidento / 4.45833 °S, 77.5808 °U / -4.45833; -77.5808 (mapo)