Pongrác KACSÓH [kaĉO], hungare Kacsóh Pongrác estis hungara komponisto kaj muzikpedagogo.

Pongrác Kacsóh
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1873 (1873-12-15)
en Budapeŝto
Morto 16-an de decembro 1924 (1924-12-16) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • gimnazia instruisto
Verkoj János vitéz
vdr

Pongrác Kacsóh naskiĝis la 15-an de decembro 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de decembro 1923 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pongrác Kacsóh frekventis universitaton en tiutempa hungara urbo Kolozsvár (nuntempa Kluĵo en Rumanio). Li iĝis eminenta diplomita fizikisto. Poste li instruis en Budapeŝto fizikon kaj matematikon, dume li verkadis pri matematiko. Baldaŭe li interesiĝis pri muziko kaj redaktis muzikan periodaĵon. En 1904 li komponis ĉefverkon Johano la Brava, kiu estas poemo de Sándor Petőfi. En 1909 li ekhavis postenon estran en lernejo en Kecskemét. En 1912 li hejmenvenis por plenumi altan postenon.

Memorigiloj redakti

Verkoj (elekto) redakti

  • Liliom (Lilio) de Ferenc Molnár, akompana muziko por la teatraĵo, 1909
  • Fehér felhő (Blanka nubo) de Ferenc Molnár, akompana muziko por la teatraĵo, 1916
  • Kék madár (Blua birdo) de Maurice Maeterlinck, akompana muziko por la teatraĵo
  • János vitéz (Johano la Brava), ĉefverko, 1904
  • Rákóczi (Francisko Rákóczi la 2-a), opereto, 1906
  • Mary-Anne opereto, 1908
  • Dorottya (Dorotea), opereto postmorte prezentita en 1929
  • diversaj eseoj pri muziko, matematiko kaj pedagogio

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio