Ponitz

komunumo en Turingio, Germanio

Ponitz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1812 loĝantojn.

Ponitz
Blazono
Ponitz (Germanio)
Ponitz (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034493, 03764
Poŝtkodo 04639
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077039
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Kühn
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Freiheitsplatz 1
04639 Gößnitz
Demografio
Loĝantaro 1509 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 51′ N, 12° 25′ O (mapo)50.85688612.422937Koordinatoj: 50° 51′ N, 12° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 223 m
Areo 17,04 km²
vdr

Historio redakti

De la 13a ĝis la 18a jarcento redakti

Verŝajne slavaj setlistoj fondis tiun ĉi lokon, kio klarigus ankaŭ la malnovan skribmanieron "Ponicz". En 1254 Burgo Ponitz menciitis endokumente kune kun sia posedanto Frederiko. En 1349 temas en la kronikoj pri kirko kun bieneto. En 1349/50 en la feŭdolibro de Frederiko la 3-a (Meißen) la bohemiaj senjoroj de Schönburg-Perštejn Frederiko la 13-a kaj Adalberto la 1-a prezentatas kiel posedantoj de la kasteloj Ponitz kaj Lichtenstein.[1]

En 1524 akuzis la schönburg-a ministeriulo de la Administrujo Glauchau la kavalirbienposedanton Heinrich von Ende auf Ponitz pri memdecidita terenmeto de memstrangoliĝinta virino disde pendumilo.[2] En 1525 posedis Ponitz-on la senjoroj de Schönburg, kaj Ernesto la 2-a de Schönburg arestigis tie ĉi la sakristiano Georg Droßdorf pro predikado malpermesita.[3]

Post la akiro de la kavalireco en 1568 fare de Abraham von Thumbshirn la mezepoka akvokastelo anstataŭigitis en 1574 per renesanckonstruaĵo kiu videblas ankoraŭ nun. La plej grava posedanto de la kastelo de Ponitz estis Wolfgang Conrad von Thumbshirn, kiu kiel diplomato en 1648 subsignis la packontrakton de la Vestfalia Paco. En 1650 plantitis paca tilio ĉe Dreierhäuschen. Ŝia filino Dorothea Felicitas von Thumbshirn edzinigis ain an 1675 al Volkmar Dietrich de Zehmen kiu vendinte la bienojn de Weißbach (Schmölln) kaj Nöbdenitz translokiĝis al Ponitz. En 1728 heredantis la burgon la filinoj Dorothea Elisabeth von Schönberg kaj Christiane Sibylle von der Planitz; kune ili donacis en 1734 okaze de la konsekro de la nova preĝejo orgenon el la ateliero de Silbermann.[4] Christiane Sibylle von Zehmen nuptis en 1700 en Ponitz Carl Aŭgust von der Planitz al kiu ŝi naskis 12 infanojn.

Ponitz estis parto de la wettin-a Administradujo Altenburg kiu ekde la 16a jarcento pro diversaj separoj metitis sub la regadon de jenaj ernestaj duklandoj: Duklando Saksio (1554 ĝis 1572), Duklando Saksio-Vajmaro (1572 ĝis 1603), Duklando Saksio-Altenburg (1603 ĝis 1672), Duklando Saksio-Gotao-Altenburg (1672 ĝis 1826).

19a jarcento ĝis nun redakti

 
Komunuma splitiĝo

Okaze de la novordigo de la ernestaj duklandoj en 1826 Ponitz revenis al la Duklando Saksio-Altenburg. Post administra reformo ene de la dukujo Ponitz troviĝis en la eosta distrikto (ĝis 1900)[5] respektive al la Landkonsiliujo Ronneburg (ekde 1900).[6] Inter 1918 kaj 1920 Ponitz estis en la Liberŝtato Saksio-Altenburg, kiu en 1920 venis al Turingio. En 1922 Ponitz iĝis parto de la Landa distrikto Altenbrug. Ĝi konsistas, krom la centro, el la historiaj kvartaloj Schönhain kaj Gosel, kiuj hodiaŭ kunfanditaj estis kun la kerno. Schönhain posedis bierfarejon kaj estis ĉe la hodiaŭa Meeraner-strato, dume Gosel estis ĉe Crimmitschauer-starto. La rekte ĉe la historia parto apudanta kvartalo de Crimmitschau, kiu ankaŭ nomiĝas Gosel, estis ĝis 1928 parto de la Duklando Saksio-Altenburg. Pro teritoriŝanĝo inter Turingio kaj Saksio venis la ponitz-a parto de Meerane-Waldsachsen kaj parto de la iama Gosel al la Ĉefadministradujo Glauchau respektive al la Ĉefadministradujo Werdau ene de Saksio.[7]

Post sovetia okupado la lasta kavalirbienonposedanta familio sen rekompenco barbare forpelitis en la jaro 1945, la Mälzer-oj. Okaze de la dua distriktoreformo en GDR la landoj aboliciitis kaj Ponitz venis al la Distrikto Leipzig. Post plebiscito en 1990 Ponitz reiris al Turingio kaj en 1994 Ponitz ektroviĝis en la Distrikto Altenburg.

Konstruprojektoj post 1990 estis/estas i.a. la modernigo de la metiareo Guteborn, la restaŭrado de la burgo, la preĝejo, la administrejoj, de lernejoj kaj infanĝardenoj kiel ankaŭ la novkonstruo de la fajrobrigadistejo (2003) kaj de la butikumareo Ponitz-Arcaden (2012/13). En la 30.6.1994 Ponitz estis parto de la Administradkomunumaro Oberes Pleißental post kies neniigo en la 21.4.1995 ekresponis kaj por Ponitz kaj por Heyersdorf la urbo Gößnitz.

Enkorpigoj redakti

En la 1.7.1950 la komunumoj Merlach kaj Zschöpel ponitziĝis kaj en 1936 Niedergrünberg kune kun Obergrünberg iĝis Grünberg, kiu en 1973 ponitziĝis.

Demografio redakti

1580 enloĝis tie 145, en 1816 276 kaj en 1875 513 homoj. Post la enkorpigo de Guteborn la nombro de la loĝantoj, en la jaro 1900, kreskis je 1341 uloj kaj en 1925 je 1664. En 1939 kalkulitis 1638 homoj. Evoluo enloĝantara (stato en la 31.12.):

  • 1994: 1954
  • 1995: 1924
  • 1996: 1906
  • 1997: 1881
  • 1998: 1872
  • 1999: 1870
  • 2000: 1890
  • 2001: 1878
  • 2002: 1864
  • 2003: 1836
  • 2004: 1823
  • 2005: 1825
  • 2006: 1797
  • 2007: 1790
  • 2008: 1736
  • 2009: 1700
  • 2010: 1684
  • 2011: 1578
  • 2012: 1563
  • 2013: 1554
  • 2014: 1526
  • 2015: 1499
  • 2016: 1501
  • 2017: 1514
  • 2018: 1531
  • 2019: 1522
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Elstaruloj redakti

Notoj redakti

  1. Wolf-Dieter Röber: ĉapitro "Schloss Lichtenstein", Ĉe: Die Schönburger, Wirtschaft, Politik, Kultur, ekspozicikatalogo, Glauchau 1990,p. 24
  2. Walter Schlesinger: Beiträge zur Geschichte der Stadt Glauchau, Dresden 2010, p. 98
  3. Steffen Winkler: "Der Fall des Küsters von Ponitz", Ĉe: "Schriftenreihe Sonderheft" (Sagen und Sagenhafte Erzählungen aus Glauchau und Umgebung), Museum und Kunstsammlung Schloss Hinterglauchau, Glauchau, 1981, p. 10
  4. Hanns-Moritz von Zehmen: Genealogische Nachrichten über das Meißnische Uradelsgeschlecht von Zehmen, 1206 bis 1906. Wilhelm Baensch, Dresden 1906, Sp 62, 63 + 66.
  5. Der Ostkreis des Herzogtums Sachsen-Altenburg im Gemeindeverzeichnis 1900
  6. Das Landratsamt Ronneburg im Gemeindeverzeichnis 1900
  7. Mapo kun la ŝanĝitaj areoj inter Saksio kaj Turingio en la jaro 1928