Pont-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 564 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Pont-sur-Sambre
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59467 [+]
Poŝtkodo 59138
Kodo laŭ INSEE 59467
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Alain Bortolus
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 564 (1 999)
Loĝdenso 226 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°13′26″N 3°50′50″O  /  50.22389°N, 3.84722°O / 50.22389; 3.84722 (Pont-sur-Sambre) (mapo) Koordinatoj: 50°13′26″N 3°50′50″O  /  50.22389°N, 3.84722°O / 50.22389; 3.84722 (Pont-sur-Sambre) (mapo)
Alto 122 m - 166 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,33 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Pont-sur-Sambre en Francio
50° 13′ 26″ Nordo 3° 50′ 50″ Oriento / 50.2238888889 °N, 3.84722222222 °O / 50.2238888889; 3.84722222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pont-sur-Sambre [+]
vdr
Blazono de Pont-sur-Sambre.
Blazono de Pont-sur-Sambre.

Geografio redakti

Pont-sur-Sambre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Pont-sur-Sambre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Pont-sur-Sambre etendiĝas sur 11,33 km².

Vidindaĵoj redakti

La plej grava simbolo de Pont-sur-Sambre estas ĝia malnova gvatturo. Ĝi larĝas 4 metrojn, altas 18 metrojn, kaj estis verŝajne konstruita en la 17-a jarcento. Ĝi estas klasifikita kiel Monumento historia kaj entenas sonorilon, kiu datiĝas de 1660 kaj devenas de Thuin en Belgio.

La sonorilturo de la nuna preĝejo datiĝas de 1783, dum la navo estis konstruita en la 15-a jarcento kaj la ĥorejo ĉirkaŭ la jaro 1600

Lokaj famuloj redakti

Administrado redakti

Pont-sur-Sambre apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti