Pontida

komunumo de Italio

Pontida (Püntìda en bergama dialekto) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Bergamo de la regiono Lombardio, je 16 km de Bergamo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 233 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Ambivere, Brivio (LC), Calco (LC), Caprino Bergamasco, Carvico, Cisano Bergamasco, Palazzago, Sotto il Monte Giovanni XXIII kaj Villa d'Adda.

Ponteranica
Pontida
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco BG Bergamo
Geografia situo 45° 44′ N, 9° 30′ O (mapo)45.7338888888899.5063888888889Koordinatoj: 45° 44′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 313 m m
Areo 10 km²
Loĝantaro 3233 (2023)
Loĝdenso 311 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Riviera, Valmora, Cerchiera kaj Odiago
Najbaraj komunumoj Ambivere, Brivio (LC), Calco (LC), Caprino Bergamasco, Carvico, Cisano Bergamasco, Palazzago, Sotto il Monte Giovanni XXIII kaj Villa d'Adda
Patrono Jakobo la pli aĝa
Festa tago 25-a de julio
Nomo de loĝantoj pontidesi
Poŝtkodo 24030
Imposta kodo G864
Kodo laŭ ISTAT 016171
Telefona prefikso 035
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Jakobo la pli aĝa, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Geografio redakti

La komunumo havas surfacon de 10,14 km², kaj alton de 313 m super la marnivelo. Ĝi estas en la plej mallarĝa parto de la valo Sankta Marteno, ĉe la deklivoj de Monto Kanto. La nomo rilatas al ponto kiu utilis por trapasi la valon.

Historio redakti

Jam estis romia setlejo ĉe la ŝoseo de Bergamo al Como. Poste estis longobarda setlejo. Fine de la 11-a jarcento oni fondis tie abatejon de benediktanoj.

La 7-an de aprilo de 1167 okazis la ĵuro de Pontida kiun faris la Lega Lombarda por lukti kontraŭ la reĝo Frederiko la 1-a, Imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

La monaĥejo estis detruita en 1373 de la familio Visconti. En 1798 denove estis detruita de la franca armeo de Napoléon Bonaparte, sed en 1911 la benediktanoj rekonstruis ĝin.

El 1990, ĉe herbejo proksima de la historia abatejo kie okazis la ĵuro de la historia Lega Lombarda, okazas jaraj kunvenoj de la politika movado de la Norda Ligo estrita de Umberto Bossi.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la abateja kirko Jakobo la pli aĝa