Pontifika konsilio por la familio

ADMINISTRAJ KAJ PASTORALAJ ORGANISMOJ DE LA ROMA EKLEZIA KURIO
“Pontifika konsilio por la familio”
Latine = Pontificium Consilium pro Familia
Celoj = prizorgas la pastoralon pri la familioj, favorigas ties rajtojn kaj dignon en la Eklezio kaj civila vivo por ke ili povu ĉiam pli efike plenumi siajn funkciojn (Pastor Bonus, 139)
Establita = la 9an de majo 1981
Retejo = [www.vatican.va/roman_curia/pontifical_councils/family/index_it.htm]
Adreso = Piazza S. Calisto, 16 - 00153 Roma
Reganto = Prezidento
Sekretario = episkopo

Pontifika Konsilio por la familio (latinlingve: “Pontificium Consilium pro Familia”) estas pastorala administra fako de la Roma Kurio

Ĝi estis fondita de papo Johano Paŭlo la 2-a [1] per motuproprio "Familia a Deo Instituta" en 1981 [2], anstataŭante la antaŭan “Komitaton por la familio” jam starigitan de papo Paŭlo la 6-a en 1973 kaj unuigita al la Papa Konsilio por la laikoj.

Tiu Konsilio responsas pri antaŭenigo de la pastorala ministerio kaj apostolado favore al la familio, en la aplikado de la doktrino kaj iniciatoj de la Eklezia Instruo, por ke la kristanaj familioj estu helpataj plenumi la edukan taskon kaj apostolan devon al kiuj ili estas alvokataj.

Estas tasko de tiu ministerio promovi kaj koordini la pastoralajn strebojn proponantajn la responsan generadon; subteni kaj pliefikigi la iniciatojn por la defendo de la homa vivo laŭlonge de la tuta daŭrigo de la vivo, konsiderata ekde koncipiĝo ĝis la natura morto.

Koncerne la prifamilian pastoralon kaj la defendon de la homa vivo, eniras en la sferon de la kompetentoj de tiu pontifika konsilio: la geedza kaj familia spiritecoj, la rajtoj de la familio kaj de la infano, la formado de laikoj engaĝiĝantaj en la prifamilia pastoralo, la estiĝo de kursoj preparaj al la geedziĝo.

Tiu papa organismo okupiĝas ankaŭ pri aliaj problemoj kiel la seksa edukado, demografio, kontraŭkoncipo kaj aborto, steriligo, etikaj problemoj koncerne aidoson kaj pri la problemoj de bioetiko, leĝofarado rilata al la geedziĝo kaj familio, prifamiliaj politikoj kaj la defendo de la homa vivo.

La prezidanta komitato de tiu Konsilio estas konstituata per 15 kardinaloj kaj 12 ĉefepiskopoj kaj episkopoj. 16 geedzaj paroj elektitaj el la tuta mondo estas membroj de la organismo, kiu profitas ankaŭ de la kunlaborado de 43 konsultiĝaj spertuloj de diversaj sciencaj sektoroj, kaj de dek funkciuloj.

Ekde 1994 laŭpete de la diversaj episkoparaj konferencoj, la Konsilio ofertas ĝisdatigajn kursojn por episkopoj kaj pastoralaj agantoj pri la familio, la vivo kaj etikaj problemoj.

Ekde 1994, jaro de la familio, la Konsilio responsas ankaŭ pri la organizo de la mondaj renkontoj de la familioj, jam okazintaj ĝis nun: en Romo [1994), Rio-de-Ĵanejro (1997), Romo (2000) en la kunteksto de la Jubileo de la familioj, Manilo (2003), Valencio (Hispanio) en (2006), Meksik-urbo (2009).

En 1996, la Pontifika Konsilio por la Familio komencis la publikigon de la kvarmonata revuo nome Familia et Vita (Familio kaj Vivo), enhavanta artikolojn de spertuloj (en la originalaj lingvoj kun seminarioj en kvin lingvoj) pri temoj rilatantaj la sferon de la Konsilio, kaj jam eldonis tiutemajn diversajn publikigaĵojn, disponeblajn en diversaj lingvoj.

Nuna Prezidanto de la Pontifika konsilio por la familio redakti

La konsilio estas regata (2011) de Kardinalo Ennio Antonelli.

Referencoj redakti

  1. [1] Johano Paŭlo la 2-a, ĝenerala aŭdienco de merkredo 13 majo 1981.
  2. [2]

Vidu ankaŭ redakti