Ponto 25-a de aprilo

La Ponto 25-a de aprilo (portugale Ponte 25 de Abril) estas pendoponto kun longo de 2278 metroj trans la rivero Taĵo en Portugalio. Ĝi estis konstruita inter 1962 kaj 1966 fare de la ŝtalkonzerno US-Steel, inaŭgurita sub la nomo „Salazar-Ponto“ kaj post la Revolucio de la Diantoj de la 25-a de aprilo 1974 alinomita en Ponte 25 de Abril. Ĝi ligas la Lisbonan urboparton Alcantâra kun la urbo Almada je la suda bordo.

Ponto 25-a de aprilo

Ponto trans la Taĵo vidata de la bordo de Lisbono

Ponto trans la Taĵo vidata de la bordo de Lisbono
road–rail bridge • double-decker bridge • kultura heredopendoponto • multi-level bridge
Situo
Koordinatoj 38° 41′ 27″ N, 9° 10′ 38″ U (mapo)38.690921-9.177361Koordinatoj: 38° 41′ 27″ N, 9° 10′ 38″ U (mapo)
Mapo
Ponto 25-a de aprilo (Lisbono)
Ponto 25-a de aprilo (Lisbono)
DEC
Map
Ponto 25-a de aprilo
vdr

La Ponte 25 de Abril havas longon de 2 278 m; ambaŭ pilieroj havas alton de 190 m. La ĉefspano longas 1 013 m, la ĉefpilieroj estas fiksitaj 82 m sub la marnivelo. La alto de la trafikvojo estas 70 m super la Taĵo.

Kvankam jam dum la konstruo planita, nur en 1999 oni konstruis kaj inaŭguris fervojon sub la trafikvojo.


Mapo de pontoj super Taĵo

Eksteraj ligiloj redakti