Ponto Aleksandro la 3-a

La ponto Aleksandro la 3-a (franclingve Pont Alexandre-III) estas unu el la plej belaj pontoj de Parizo, kaj estas klasifikita kiel franca "monumento historia" ekde 1975. Ĝi trapasas la Sejnon inter la 7-a kaj la 8-a arondismentoj, kaj estis donacita al Francio de la caro Aleksandro la 3-a por la pariza internacia ekspozicio de 1900.

Ponto Aleksandro la 3-a

deck arch bridge • ŝtala ponto
Situo
Koordinatoj 48° 51′ 49″ N, 2° 18′ 49″ O (mapo)48.863612.31361Koordinatoj: 48° 51′ 49″ N, 2° 18′ 49″ O (mapo)
Mapo
Ponto Aleksandro la 3-a (Parizo)
Ponto Aleksandro la 3-a (Parizo)
DEC
Map
Ponto Aleksandro la 3-a
vdr

Ĝi estas metala, 40-metrojn larĝa ponto, kiu konsistas el unu sola, 107-metrojn longa arko.

Historio redakti

La ponto celis fariĝi la simbolo de la franca-rusa amikeco, traktadita inter Aleksandro la 3-a kaj la prezidento de la Respubliko Sadi Carnot. Ĝi situas fronte de la granda placo antaŭ la hotelo de la Invalidoj, kiun ĝi kunigas al la Malgranda Palaco kaj Granda Palaco sur la dekstra bordo, ankaŭ konstruitaj por la ekspozicio de 1900.

La konstruadon de la ponto oni komisiis al la inĝenieroj Jean Résal kaj Amédée d'Alby, sed ankaŭ al la arkitektoj Cassien-Bernard kaj Gaston Cousin. La unua ŝtono estis fiksita de la caro Nikolao la 2-a en 1896 (filo de Aleksandro la 3-a), kaj la ponto estis inaŭgurita en 1900 okaze de la internacia ekspozicio.

Sur kolono ĉe la dekstra bordo, legeblas : « La 14-an de aprilo 1900, Émile Loubet, Prezidento de la franca Respubliko, malfermis la internacian ekspozicion kaj inaŭguris la ponton Aleksandron la 3-a. »

Galerio redakti

     
     

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti