La ponto Emilia (latine pons Æmilius; itale Ponte Rotto, «rompita ponto») estas la plej malnova ŝtona ponto de Romo. Ĝi krucis Tiberon inter la Tibera insulo supre kaj la Fostoponto malsupre.

Ponto Emilia
latine pons Æmilius

La sola restanta arko de la ponto Emilia

La sola restanta arko de la ponto Emilia
deck arch bridge • ŝtonponto • Romia ponto
Situo
Lando Italio
Regiono Latio
Loko urbo Romo
Koordinatoj 41° 53′ 22″ N, 12° 28′ 46″ O (mapo)41.88935312.479386Koordinatoj: 41° 53′ 22″ N, 12° 28′ 46″ O (mapo)
Transiras Tibero
Ecoj
Tipo arkoponto
Longo ≈ 160 m
Larĝo 8 m
Materialo betono, tofo
Konstruado
Datoj de konstruo 179 a.K.
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Romo

Ponto Emilia (Romo)
Ponto Emilia (Romo)
DEC
Ponto Emilia
Ponto Emilia
Ponto Emilia

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

Ponto Emilia (Italio)
Ponto Emilia (Italio)
DEC
Ponto Emilia
Ponto Emilia
Ponto Emilia
Map
Ponto Emilia
vdr

Tradicie la ponto estas atribuata al la censoroj Emilio Lepido (latine Marcus Æmilius Lepidus) kaj Fulvio Nobilioro (latine Marcus Fulvius Nobilior).

Multfoje difektita kaj riparita, la ponto ekzistis ĝis la jaro 1598ª, kiam ĝian orientan parton faligis inundo. Ĝian alian ekstremon oni malkonstruis en la jaro 1887ª, dum plilarĝigo de la fluejo de Tibero, tiel ke el ĝiaj 7 arkoj restas nur unu.