Ponto Nomentano estas ponto de Romo sur la rivero Aniene en la kvartalo Monte-Sacro. Ĝi estas por piedirantoj ponto.

Ponte Nomentano
(Pons Lamentanus)

deck arch bridge • ŝtonponto • Romia ponto • bridge castle
Situo
Loko Romo (Italio)
Koordinatoj 41° 56′ 1″ N, 12° 31′ 57″ O (mapo)41.93361111111112.5325Koordinatoj: 41° 56′ 1″ N, 12° 31′ 57″ O (mapo)
Suriras Via Nomentana
Transiras Aniene
Ecoj
Longo 60 m
Larĝo 7,35 m
Aperturoj 3
Uzado piediranta ponto
Konstrutipo Arkoponto kun daŭba volbo
Konstruado
Datoj de konstruo supozeble 1 jc. a. Kr.
Mapo
Ponto Nomentano (Romo)
Ponto Nomentano (Romo)
DEC
Map
Ponte Nomentano
(Pons Lamentanus)
vdr

Historio redakti

 
vido de interno

Estis unu el la plej gravaj eksterurbaj pontoj de antikva Romo. La unua ponto estis konstruita je la 1a jarcento a.K. el kvadrataj blokoj de tofo.

Kronologio redakti

  • 549: La ponto estis parte detruita de Totila.
  • 552: rekonstruo fare de bizanca generalo Narseso.
  • 800 : Karlo la Granda iris al Romo kun sia filo. Tradicio rakontas, ke li renkontis tie kun papo Leono la 3-a

dum aŭtuno, precize je la 22a de novembro.

  • Je la 8a jarcento oni aldonis du turojn sub la regado de papo Hadriano la 2-a .
  • Poste oni aldonis murojn je la 12a-13a jarcentoj.
  • La ponto apartenis laŭ la epoko al multaj diversaj familioj ĝis kiam en 1532 ĝi iĝis urba doganejo.
  • La franca verkisto Stendhal (Henri Beyle, 1783-1842) inkludis en sia libro "Promenades dans Rome" rakonton pri promenado de la 18a de aprilo 1828 al la Monto Sakro kaj tra tiu ponto.
  • Dum la jaro 1849 ĝi estis multe detruita de la francoj sed tuj rekonstruita poste.
  • De la jaro 1997 oni rajtas trapasi ĝin nur piede pro sekureco.

Bildaro redakti

Priskribo redakti

La ponto konsistas en du turoj kaj arko inter ili. Tie trairis la fama Romia Strato Nomentana.