La ponto Sully (franclingve pont Sullypont de Sully) estas ponto super la Sejno en Parizo. Ĝi kunligas la 4-an kaj la 5-an arondismentojn kaj plilongigas la akson de la bulvardo Henriko la 4-a, por finatingi la bulvardon Saint-Germain ĉe la maldekstra bordo.

Ponto Sully

vojponto
Situo
Koordinatoj 48° 51′ 0″ N, 2° 21′ 33″ O (mapo)48.852.35917Koordinatoj: 48° 51′ 0″ N, 2° 21′ 33″ O (mapo)
Mapo
Ponto Sully (Parizo)
Ponto Sully (Parizo)
DEC
Map
Ponto Sully
vdr

Ĝi fakte konsistas el du malsamaj pontoj, apartigitaj de la orienta pinto de la insulo Saint-Louis. La ponto direkte al la dekstra bordo ekas per la kajo Henriko la 4-a, kaj alvenas al la kajo Anjou. Tiu direkte al la maldekstra bordo ekas per la kajo de Béthune por finatingi la kajojn Saint-Bernard kaj La Tournelle.

La nomo de la ponto honorigas Maximilien de Béthune, duko de Sully-sur-Loire kaj fama ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a.

Eksteraj ligiloj redakti