La Ponto de Biskajo, (ankaŭ konata kiel Ponto Biskajo, transporta ponto aŭ Ponto Palacio, hispane Puente de Vizcaya kaj eŭske Bizkaiko Zubia) estas transporta ponto, kiu liĝas la du bordojn de la rivero Nerviono en Biskajo (Hispanio), kaj inaŭgurita en 1893, la unua tiaspeca ponto en la mondo.

Ponto de Biskajo
Bizkaiko Zubia
pendoponto
Bazaj datoj
Arkitekto Alberto de Palacio y Elissague vd
Malfermo 1893
Lando Hispanio vd
Situo Portugaleto
Situo
Geografia situo 43° 19′ 23″ N, 3° 1′ 1″ U (mapo)43.323055555556-3.0169444444444Koordinatoj: 43° 19′ 23″ N, 3° 1′ 1″ U (mapo)
Ponto de Biskajo (Biskajo)
Ponto de Biskajo (Biskajo)
DEC
Ponto de Biskajo
Ponto de Biskajo
Lokigo de Biskajo en Hispanio
Situo de Ponto de Biskajo
Map
Ponto de Biskajo
Parto de Q65559821 vd
Retejo https://puente-colgante.com/
vdr
Ponto de Biskajo

La ponto ricevas plurajn nomojn. Ĝia oficiala nomo estas "Ponto de Biskajo", kvankam ĝia plej populara nomo estas "Pendanta Ponto" al kiu kelkfoje oni aldonas "de Portugaleto", "de Geĉo" aŭ eĉ "de Bilbao". Ankaŭ ĝi foje estas nomata "Ponto Palacio", honore al la arkitekto Alberto de Palacio kiu planis ĝin.

La ponto havas 61 metrojn alte 160 metrojn longe. Ĝi estas uzata por la transportado de aŭtoj kaj pasaĝeroj. Ĝi estis la unua tiaspeca transporta ponto kun boateto konstruita en la mondo kaj pro tio ĝi fariĝis modelo por multnombraj pontoj konstruitaj en Eŭropo, Afriko kaj Ameriko. Ĝi estas konsiderata kiel la transporta ponto plej antikva en la mondo

Eksteraj ligiloj redakti