Ponto por piedirantoj

Ponto por piedirantoj estas ponto desegnita por piedirantoj kaj en kelkaj kazoj ciklistoj, animala trafiko kaj ĉevalrajdantoj, pli ol por vehikla trafiko. Ponto por piedirantoj estas bona komplemento por la pejzaĝo kaj povas estu uzataj orname por laŭvide ligi du diferencajn areojn aŭ por signali transiron. En multaj disvolvigitaj landoj, pontoj por piedirantoj estas kaj funkciaj kaj povas esti belaj artaĵoj kun ebla aldono de skulptaĵoj. Por malriĉaj ruraj komunumoj en disvolviganta mondo, pontoj por piedirantoj povas esti la nura aliro de komunumo al klinikoj, lernejoj aŭ merkatoj, kiuj alimaniere estus neatingeblaj kiam riveroj estas tro altaj por permesi trapason. Simplaj desegnoj de pendopontoj estis disvolvigitaj por atingi daŭripovecon kaj esti facile konstrueblaj en tiaj ruraj areoj uzante nur lokajn materialojn kaj laborforton.

Ponto por piedirantoj en Strato Nanjing, Ŝanhajo, 1987.
Ponto por piedirantoj en la Nacia Arbaro Monto Baker-Snoqualmie, Vaŝingtonio, Usono.
Ponto por piedirantoj en Leer Germanio

Ŝirmita aŭ tegmentita ponto interu konstruaĵoj estas foje konata kiel pontopasejo, ĉielpontoĉielvojo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti