Pop-rokmuziko

muzika ĝenro

Pop-rokmuziko estas kategoriiga termino por muzikaj stiloj, kiuj kombinas elementojn de popmuziko kaj rokmuziko.

Laŭ muzikaj kritikistoj la pop-rokmuzikaj muzikaĵoj ofte havas pli simplan strukturon, facile memorigeblajn melodiojn kaj multajn ripetojn de la refreno - konstatendas ke la difinaj kriterioj iom dependas de persona juĝo.[1] La uzataj instrumentoj estas ĉefe elektraj gitaroj, elektraj basgitaroj kaj drumoj - sintetiziloj kutime nur uzatas akompane, fone. Tipa karakterizaĵo de modernaj pop-rokmuzikaj muzikaĵoj estas ŝanĝo inter baladaj versoj, pli trankvilaj, melodiaj kaj mallaŭtaj, kaj fortaj, laŭtaj refrenoj.

Estas precipe muzikĵurnalistoj de konataj muzikaj revuoj kiel Billboard, kiuj difinas ĉu muzikisto aŭ muzika grupo nomiĝu "pop-rokmuzika". En la 1970-aj jaroj konataj "pop-rokmuzikistoj" estis Elton John, Paul McCartney kaj Fleetwood Mac, dum en la 1980-aj jaroj aparte sukcesis Billy Joel kaj George Michael[1] Pliaj modernaj pop-rokmuzikistoj estas ekzemple Vanessa Carlton, Avril Lavigne, Miley Cyrus, Pink kaj Tokio Hotel. Kaj inter la esperantlingve kantantaj grupoj "pop-rokmuzikaj" nomindas precipe TEAM.

Tipoj redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Morrison, Craig : American Popular Music. Rock and Roll. Antaŭparolo de Kevin J. Holm-Hudson. Novjorko: eldonejo Checkmark Books, 2006, paĝo 175 kaj sekvaj.