Popola Armeo de la Respubliko

La Popola Armeo de la Respubliko (hispane Ejército Popular de la República, mallongigita EPR) estis la nomo adoptata de la surtera ŝtata armeo de la Dua Hispana Respubliko post la reorganizado iniciatita de ties aŭtoritatoj kaj nuligo de la milicoj de volontuloj naskiĝintaj en la unuaj monatoj de la Hispana Enlanda Milito, reage al apogo de granda parto de la tiama ŝtata armeo al la insurekciita partio (puĉo).

Popola Armeo de la Respubliko
emblemo
flago
armearo
Komenco 16-a de oktobro 1936 vd
Fino 29-a de marto 1939 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

kontraŭfaŝismodemokratiorespubliko

vdr
Blazono de la Hispana Respubliko.
Flago uzita de la Popola Armeo de la Respubliko dum la Batalo de Ebro.

Tio signifis, ke la regado de la militaj operacoj estu unuigita centre kaj ne en manoj de la disaj armeaj fortoj kiuj apartenis al diversaj organizoj (partioj, sindikatoj, regionoj ktp). Tiu proceso komencis en oktobro de 1936 dum el la 19a de julio ĝis tiam la defendo de la Respubliko estis farita de tiaj volontuloj.