Popola Respubliko Kamboĝa

La Popola Respubliko Kamboĝa (PRK; kmere សាធារណរដ្ឋប្រជាមានិតកម្ពុជា Sathéaranakrâth Pracheameanit Kâmpŭchéa) estis fondita en Kamboĝo en 1979 fare de la Savofronto, nome grupo de kamboĝaj maldekstruloj malkontentaj kun la reĝimo de Ruĝaj Kmeroj, post la forigo de la Demokratia Kamboĝo, nome la registaro de Pol Pot. Enpostenigita pere de invado fare el la Socialisma Respubliko Vietnamio, kiu venkis super la armeoj de la Ruĝaj Kmeroj, ĝi havis Vietnamon kaj Sovetunion kiel ĉefaj aliancanoj.

Popola Respubliko Kamboĝa
10-a de januaro 1979 – 1-a de majo 1989

historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtatopopolrespubliko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flag of People's Republic of Kampuchea
Flago de Popola Respubliko Kampuchea

La PRK malsukcesis havigi aliĝon al la Unuiĝintaj Nacioj pro la diplomata interveno de la Popola Respubliko Ĉinio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, kaj la landoj de ASEAN. La kamboĝa sidloko ĉe Unuiĝintaj Nacioj estis tenita de Registara Koalicio Demokratia Kamboĝo, kiu estis la Ruĝaj Kmeroj en koalicio kun du nekomunistaj gerilaj frakcioj. Tamen, la PRK estis konsiderata kiel fakta registaro de Kamboĝo inter 1979 kaj 1993, kvankam kun limigita internacia agnosko.

La PRK estis renomita kiel Ŝtato Kamboĝo (kmere រដ្ឋកម្ពុជា, Rath Kâmpŭchéa) dum la lastaj kvar jaroj de sia ekzistado kiel klopodo allogi internacian simpation.[1] Ĝi retenis, tamen, plej el sia estraro kaj unupartian strukturon, dum entreprenis transiron kaj eventuale malfermante vojon al la restaŭrado de la Reĝlando Kamboĝo. La PRK/SK ekzistis kiel socialisma ŝtato el 1979 ĝis 1991, jaron en kiu la regado fare de unusola partio abandonis sian ideologion de Marksismo-Leninismo.

La PRK estis establita en etoso de totala detruado de la landaj institucioj, infrastrukturo kaj intelektularo malfortigita fare de la regado de la Ruĝaj Kmeroj. Spite tiun malfortecon kaj la oponitajn malfacilaĵojn, kiaj esti malakceptita kiel "pupa ŝtato" de Vietnamio kaj ricevi penigajn ekonomiajn sankciojn, same kiel pro la malfortiga Enlanda Milito, la PRK/SK restis pli forta ol siaj malamikoj.[2] Supe la granda malriĉeco kaj internacia izoleco, ĝi kapablis rekonstrui Kamboĝn kiel nacio.

Referencoj redakti

  1. Michael Leifer, Dictionary of the modern politics of South-East Asia
  2. Sorpong Peou, Intervention & change in Cambodia; Towards Democracy?, ISBN 0-312-22717-5 ISBN 978-0312227173

Literaturo redakti

  • Bekaert, Jacques, Cambodian Diary, Vol. 1: Tales of a Divided Nation 1983-1986, White Lotus Press, Bangkok 1997, ISBN 974-8496-95-3, & Vol. 2: A Long Road to Peace 1987-1993, White Lotus Press, Bangkok 1998, ISBN 978-974-8496-95-5
  • Harris, Ian, Buddhism in Extremis: The Case of Cambodia, in Buddhism and Politics in Twentieth-Century Asia, edited by Ian Harris, 54-78 (London, New York: Pinter, 1999). ISBN 1-85567-598-6
  • Gottesman, Evan, Cambodia after the Khmer Rouge: Inside the politics of Nation Building.
  • Kiernan, Ben kaj Caroline Hughes (eld). Conflict and Change in Cambodia. Critical Asian Studies 34(4) (December 2002)
  • Silber, Irwin, Kampuchea: The Revolution Rescued, Oakland, 1986
  • Volkmann, Toby Alice , Cambodia 1990. Special edition. Cultural Survival Quarterly 14(3) 1990

Eksteraj ligiloj redakti