Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau (germane: Volkshochschule Arnstadt-Ilmenau) estas la distrikta pluklerigadcentro de la Distrikto Ilm, Germanujo. Ĝi ofertas siajn servojn surbaze de la turingia leĝo pri poradulta (plu)klerigado.

la ĉefa sidejo en Arnstadt (tre proksime al la ĉefa stacidomo
Ĉestrata konstruaĵo en Ilmenau
emblemo kun bonvenig-saluto

Sinprezento kaj strukturo redakti

Ĝi konsideras sin sendependa kaj nekonfesia kleriginstitucio kun altkvalitaj kursofertoj aparte por la loĝantoj de propra distrikto. Ĝi estas membro de la Asocio de turingiaj popolaltlernejoj (Thüringer Volkshochschulverband) kaj ano de la Iniciativo Erfurter Kreuz. La en la 12-a de majo 1919 fondita klerigejo konsistas hodiaŭ el du ĉefaj ejoj en Arnstadt respektive Ilmenau kaj tri filioj en Stadtilm, Gräfenroda kaj Großbreitenbach. Estras ĝin s-ro Rüdiger Hahn.

Detala historio de la instituto en Arnstadt redakti

De la komenco ĝis la potencakiro de la nazioj redakti

Klopodoj fondi popolan universitaton kunigis en la 10-a de aprilo 1919 virojn de diversaj grupoj al unua oficiala interparolado sub la estrado de la urbesto Bielfeld. Sekve oni invitis ĉiujn urbanojn en la 26-a de aprilo en la aŭlon urbodoman. Tie oni decidis la starigon de popola altlernejo kaj samtempe prezentis la fiksitan programon por la unua semestro:

  • PRELEGOJ

1. S-ro Leyde (marde de 20-21.00 h): juraj konoj necesaj por la ĉiutaga vivo / 2. Rudolf Weber (lunde de 21-22.00 h): la homa korpo / 3. Tobias Glatz (marde de 19 ĝis 20.00 h): fundamentoj de elektrotekniko / 4. S-ro Degener (ĵaŭde de 20 ĝis 21.00 h): fundamentoj de kemio / 5. S-ro Meurer (marde de 21.00 ĝis 22.00 h): enkonduko en la elementojn de filozofio / 6. S-ro Böttger (lunde 20.00 ĝis 21.00 h): ĉefaj demandoj pri biologio / 7. Rudolf Liebeskind (vendrede de 20.00 ĝis 21.00 h): bildoj el la germana historio /

  • FAKRONDOJ

1. S-ro Rothardt (lunde de 17.00 ĝis 19.00 h): submikroskopa kosmo de la regiono / 2. S-ro Wernicke (sonntags de 9.00 ĝis 12.00 h): botanikaj ekskursoj / 3. S-ro Beneke (merkrede de 20.00 ĝis 22.00 h): komuna legado de la dramoj de Ŝilero / 4. S-ro Keil (vendrede de 20.00 ĝis 22.00 h): kurso de Esperanto

Planitaj por pli malfrua tempo estis prelegoj pri: muzikhistorio; la vagnera verko de la Majstraj Kantistoj de Nürnberg; la origino de familiaj nomoj. Krome legado de malnovaj klasikuloj kaj lingvokursoj de la latina, la angla kaj la franca.

La kursoj ne estis senkostaj, tamen por ĉiuj preze atingeblaj. La aliĝkotizo de 1 marko rajtigis onin al unusemajna vizitado de la prelegoj; prelegserio de 6-8 posemajnaj horoj kostis 2 markoj, sed partopreno de la fakrondoj 4 markoj. Aliĝiloj disdonitis ekde la 8-a de majo.

La inaŭguro fariĝis lunde la 12-an de majo je la 18.30 h en la aŭlo de la lernejo Princo Günther. La unuan prelegon faris en la 14-a de majo profesoro Deetjen el Weimar pri la poeto Hermann Löns.

Dum la nacisocialisma tempo redakti

Dum la Tria regno la instituto alinomiĝis Heimatschule. En la 28-a de septembro 1933 profesoro Duken el Jena prelegis pri la nova rolo de popolaltlernejoj por la popola sinevoluigo. Fakte jam de 1930 prelegoj kun pli malpli kaŝita dekstraj enhavoj oftis. Post 1933 la entuziasmo de kursanoj malkreskis kaj post 1939 aliaj pli gravaj aferoj rilate la militon lamigis la instruon respektive nuligis ĝin.

Dum la socialisma tempo redakti

La 10-an de novembro 1945 iĝis solena remalfermo en la Merkur-filmteatro. Dum la GDR-tempo gastigis la Distriktan popolaltlernejon ejo en la stacidomo-strato nr.3 (1969). Jen programeltiro kun tiutempe ŝatataj kurso: rusa kaj angla lingvoj; trejnadoj por industriaj komercistoj, sekretariistinoj, skribmaŝinistoj; informadiko; pedagogiko; elektrotekniko; stenografio[1].

Ofertoj redakti

En 2011 oni ofertis 18.600 instruhorojn kaj gajnis la 3-an rangon en Turingio malantaŭ la grandurboj Erfurto kaj Jena. Preskaŭ 80% de la kursanoj estas virinoj. Oni preferas plialtigon de la kvalito antaŭ plialtigon de la nombro de ofertoj.

En 2012 oni nekutime trovis du superregionajn aranĝojn en la programo: 1) Tutgermanan kunvenon de mezklasaj popolaltlernejoj, kie oni pridiskutis la idean kaj materialan valoron de klerigado[2]; 2) La 13-a internacian artsimpozion ĉirkaŭ la Artmigradopado Kleinbreitenbach.

Ĉefe pro la stato de universitata urbo, la kursoferto en Ilmenau estas pli ampleksa ol en Arnstadt. Plej ŝatataj estas lingvokursoj kaj la ofertoj pri sano kaj kulturo.

Esperanto redakti

Ekde aŭtuno 2013 estis ofertoj lerni laŭ la plej modernaj instrumetodoj la Lingvon internacian (en la ejo en Arnstadt). Sed jam dum la unua semestro en 1919 certa ĉefinstruisto Dr. Keil estis gvidinta kursojn de Esperanto por komencantoj. Tiam Esperanto estis eĉ la ununura ofertata fremdlingvo!

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti