Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Poprad

Rivero Poprad fontas en Slovakio en montaro Altaj Tatroj, fluas tra urbo Poprad kaj en Pollando enfluas riveron Dunajec. Ĝia longo estas 174 km.

Poprad (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 174 km
Fluo
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj Malgrandpollanda Provinco
Map
vdr

El la 174 km 113 situas en Slovakio, 31,1 km estas landlimo inter Slovakio kaj Pollando, kaj 30,9 km situas en Pollando.

Poprad ekestas per kunfluo de la riveretoj Hincov potok kaj Ľadový potok (alinome Krupá). Hincov potok, konsiderata la ĉefa fonto, elfluas el la glaĉera lago Veľké Hincovo pleso, alta 1965 m super marnivelo. Ľadový potok fluas el la glaĉera lago Popradské pleso. Ilia kunfluejo altas 1302 metrojn.

Poprad kune kun Dunajec ne iras al Danubo, sed trans Karpatoj al Vistulo.