Porcelano de Buen Retiro

La Porcelano de Buen Retiro estis unu el la reĝaj fabrikoj de luksaj produktoj kiu estis favorata de la politiko por merkantilismo fare de la hispana Klerismo en Madrido, Hispanio. Ties kvalito ixgis internacie rekonita, kaj ties teknikoj de fabrikado restis ŝtata sekreto. Ĝi situantis en loko de la Ĝardenoj Buen Retiro, ĉe la aktuala loko de la Fontano de la Falinta Anĝelo, kaj estis detruita dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Porcelano de Buen Retiro
Royal Manufactory • ceramics manufactory vd
Dum 1760 - nekonata/nuntempe
Lando Hispanio
vdr
Floraro el porcelano farita en la Reĝa Fabriko fare de la familio Bautista en la 18a jarcento (N.A.M., Madrido).

La Reĝa Fabriko de Buen Retiro (nome populare La China (ĉinaĵo)) fondiĝis en Madrido en 1760 post iniciato de la propra reĝo Karlo la 3-a , kiu jam estis favoranta la similan fabrikon de Capodimonte kiam li estis reĝo de Napolo. Precize el tie alvenis metiistoj specializitaj, kaj tri ekspedicioj kun la necesa ilaro kaj la speciala kruda materialo por produkti porcelanon.

La destino de multaj el la fabrikaĵoj estis la dekorado de la Reĝa Palaco de Madrido kaj de aliaj reĝaj palacoj, kie ankoraŭ konserviĝas bonaj kolektoj. La Dometo de la Princo de la Monaĥejo de El Escorial havas ĉambron totale dekorita per porcelano el Buen Retiro, kun etoso proksima al stilo Rokoko. Same en la madrida Reĝa Palaco tuta salono montraa murojn kovritajn el tiu materialo, devena el la Reĝa Fabriko. Ĉiukaze la majstroverko de tiu skolo estis la porcelansalono de la Reĝa Palaco de Aranjuez, dezajnita kaj realigita de la metiistaro de Giusseppe Gricci.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • retejo pri Porcelano de Buen Retiro ĉe la Centro Virtual Cervantes, kun historio, produktado kaj fotoj.