Porco Rosso (itale. "Porko Ruĝa") aŭ origine Kurenai no Buta (japane: 紅の豚 [kurenai no buta], laŭvorte: La skarlatkolora porko) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1992.

"La skarlatkolora porko"
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 紅の豚
[Kurenai no buta]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1992, 18 jul. 1992, 16 dec. 1994
Daŭro 93 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Miyazaki Hayao
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao
Loko de rakonto ItalioAdriatikoMilano
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Annecy Cristal for a Feature Film
IMDb
vdr

La reĝisoro estis Hayao Miyazaki. La muzikon por la filmo komponis Joe Hisaishi.

Intrigo redakti

La piloto Porko Rosso (homo kun la kapo de porko) batalas por mono kontraŭ aerpiratoj. Kiam lia hidroplano estas batalante damaĝita li sukcesas fuĝi al amika inĝeniero por lasi konstrui novan hidroplanon por li. La juna nepino Fiona de la inĝeniero prenas tiun taskon, kio Porko Rosso unue ne volas akcepti, sed baldaŭ vidas ke ŝi estas alttalentulino. Pro ŝia peto kaj pro teknika neceso Porko Rosso lasi ŝin flugi kun li, kaj ili amikiĝas. Rakontante Porko Rosso lasas kompreni partojn de sia antaŭa vivo al ŝi. Finfine Porko Rosso devas batali kontraŭ la piratoj kaj kontraŭ sian malamikon, la piloto Kurtis, kiu esperas gajni la belan S-inon Ĝina.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Porko Rosso (ポルコ・ロッソ [poruko rosso])
  • Sinjorino Ĝina (マダム・ジーナ [madamu ĝīna])
  • Plejaĝulo de la familio Pikkolo (ピッコロおやじ [pikkoro ojaĝi])
  • Ĉefo Mammajuto (マンマユート・ボス [manmajūto bosu])
  • Fiona Pikkoro (フィオ・ピッコロ [fio pikkoro])
  • Sinjoro Kurtis (ミスター・カーチス [misutā kāĉisu])

Filmo redakti

La filmo Kurenaj no buta aperis en la japanaj kinejoj en 1992, en la jarfino de 1992 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Finfine tiu filmo estis dublita en la francan, en la anglan, kaj en kelkajn aliajn lingvojn kaj aperis en DVD.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Porco Rosso porko ruĝa
finna Punainen sika porko ruĝa
franca Porco Rosso porko ruĝa
germana Porco Rosso porko ruĝa
hispana Porco Rosso porko ruĝa
itala Porco Rosso porko ruĝa
japana 紅の豚 skarlatkolora porko
kroata Porco Rosso porko ruĝa
normĉina 红猪 skarlatkolora porko
pola Szkarłatny pilot skarlatkolora piloto

Libroj redakti

En 1992 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Kurenaj no buta" eldonita de Tokuma Ŝoten.