Porcupine Tree estas brita rokgrupo fondita de Steven Wilson en 1987 kaj aktiva ĝis 2010.

Porcupine Tree en Krakovo en 2007. Maldekstre-dekstren: John Wesley, Richard Barbieri, Steven Wilson, Gavin Harrison, Colin Edwin.

Unuaj jaroj: la projekto de Steven Wilson redakti

Porcupine Tree estis unue blag-muzika projekto de Steven Wilson kaj de sia amiko Malcom Stocks, pri fikcia rokgrupo de la 1970-aj jaroj, tiel la du amikoj pruvis la ekzistadon per la komponaĵoj de Steven Wilson, inspirataj de la grandaj grupoj de iliaj infanaĝoj kiel Pink Floyd. Sed rapide Steven Wilson komprenas ke tiuj komponaĵoj estas enmarketigindaj kaj surbendigas du kasedojn por la diskeldonejo Delerium Records: Tarquin's Seaweed Farm kaj The Nostalgia Factory. La plej bonaj komponoj de tiuj du kasedoj estis kunigataj por krei la albumon On the Sunday of life... kiu aperis komence de 1992.

On the Sunday of life... estis publikata je eta kvanto (1000 ekzempleroj) kaj kelkaj tagoj sufiĉis por vendi ilin. Tiu sukceso permesis novan eldonon de tiu albumo kaj permesis al Steven Wilson verki pri aliaj komponoj kiuj iĝis la albumo Up the downstairs, surbendigita kun la klavaristo Richard Barbieri kaj la basgitaristo Colin Edwin en 1993. La neeldonaj kantoj de On the Sunday of life... estos partoj de la albumo Yellow Hedgerow Dreamscape kaj tiuj de Up the downstairs, de Voyage 34.

Naskiĝo de la grupo redakti

Forta pro siaj sukcesoj, Steven Wilson decidis koncerti kun Richard Barbieri kaj Colin Edwin kaj la drumisto Chris Maitland: tiam Porcupine Tree iĝis vera grupo. The sky moves sideways, nova albumo, estis publikata en 1995. Ĝi artikiĝas ĉirkaŭ samnoma kanto je 35 minutoj longa, dividata en du partoj komencanta kaj finanta la albumon: de sia strukturo kaj etoso, ĝi estis tre komparata al Wish you were here de Pink Floyd, kvankam la grupo ne volis estis konsiderata kiel la Pink Floyd de la 1990-aj jaroj.

En 1996 eldoniĝis la albumo Signify, kiu enhavas malpli longajn kaj atmosferajn komponojn, kaj la unuan modkanton de la grupo: "Waiting". La grupo foriris por turnei en Eǔropo kaj subendigis la koncerton en Romo por publiki la koncertan albumon Coma Divine.

La grupo, kiu havis tiam internaciajn ambiciojn, eliris el la diskeldonejo Delerium records.

Pop-roka tempo redakti

Wilson, Barbieri, Edwin kaj Maitland subendigis dum unu jaro la kvinan albumon de la grupo, Stupid Dream, kiu fine aperis en 1999. La komponoj, malpli eksperimentaj, spegulas la volon de Wilson verki bonajn kantojn prefere al bonan ensemblon. Kvankam kelkaj malnovaj admirantoj estis elreviĝantaj, tiu albumo denove estis sukcesa.

En 2000 aperis nova albumo Lightbulb Sun, tre simila al la lasta sed iom pli malluma kaj malĝoja. La komponoj Russia on Ice eĉ anoncis la estontan metalan muzikorientadon.

Metal-roka tempo redakti

En 2002 la drumisto Chris Maitland foriris la grupon, li estis anstataǔata de Gavin Harrison, delonge konata de la grupo. Ili surbendigis la novan albumon In Absentia. Ĝia muziko, pli agresema ekde la unuaj notoj, ŝanĝigis la stilon de la grupo kaj allogis novan spektantaron: la albumo vendiĝis je pli da 100 000 ekzempleroj. La sekvanta turneo okazis kun la metal-roka grupo Opeth ties la gitaristo-kantisto estas Mikael Akerfeldt, amiko de Steven Wilson, kaj la grupo dungis alian gitariston: John Wesley.

La sekvanta albumo, Deadwing, aperinta en 2004, konfirmis la metal-rokan orientadon de la grupo. La pli simplaj kantoj de tiu albumo, Shallow kaj Lazarus estis ofte brodkastataj. Dum la sekvanta turneo estis surbendigata la unua koncerta DVD de la grupo titolata Arriving Somewhere, dum du koncertoj en Ĉikago.

En 2007 estis publikata Fear of a blank Planet, albumo kiu iĝis la plej grava sukceso de la grupo (250 000 ekzempleroj vendataj), malgraŭ la malsimpleco de la komponoj kaj la nigreco de la temo de la albumo: la infana deprimo. Sur tiu albumo oni povas aŭdi Alex Lifeson de Rush kaj Robert Fripp de King Crimson.

En 2009 aperis la deka kaj lasta albumo de Porcupine Tree, The Incident. Post la fino de la turneo, la muzikistoj decidis haltigi la grupon, ĉiuj anoj estis volantaj engaĝiĝi en diversajn projektojn.

Tamen, je ĉies surprizo, la grupo publikigis unuopaĵon "Harridan" la 2-an de novembro 2021, sciigante novan albumon publikigendan en junio 2022, same kiel eŭropan turneon en oktobro kaj novembro 2022.