Pordego Ciono (hebree: שער ציון, Ŝa'ar Zion, arabe: باب صهيون, Bab Sahjun) ankaŭ konata en la araba kiel Bab Harat al-Jahud ("Judkvartala Pordego"), aŭ Bab an-Nabi Dawud ("Pordego de Profeto David"), estas unu el ok Pordegoj de la Malnova Urbo de Jerusalemo[1].

Pordego Ciono

Historio redakti

La pordego Ciono estis konstruita en julio 1540, okcidente de la loko de la mezepoka pordego, kiu estis rekta daŭrigo de la Strato de la Judoj. Ses gardoturoj estis konstruitaj en la suda segmento de la muro, kvar el ili situantaj en la sekcio Monto Ciono.

En la dua duono de la 19-a jarcento, leprula kolonio, buĉejo kaj brutmerkato situis en la ĉirkaŭaĵo de la Pordego Ciono. Je la fino de la deknaŭa jarcento, butikoj estis konstruitaj laŭ la longo de la suda muro, kiuj estis malkonstruitaj dum la Brita Mandato.

La 13-an de majo 1948, kiam la Brita Armeo retiriĝis de Jerusalemo, majoro de la Regimento Suffolk donacis al Mordechai Weingarten la ŝlosilon de la Pordego Ciono.

En 2008, riparlaboroj estis faritaj sur la pordego, markante ĝian 468-an naskiĝtagon[2].

Referencoj redakti