Poreŭropismo

politika ideologio

Poreŭropismo estas politika skolo favora al Eŭropa Unio kaj pli ĝenerale al profundigo de eŭropa integrado. Ĝi estiĝas ĉefe kadre de debato pri la nuna kaj estonta statuso de Eŭropa Unio kaj ĝiaj politikoj[1].

Praktike la termino estas uzata kiel antonimo de eŭroskeptikismo. La koncepto de poreŭropismo estis uzata de Jules Romains en 1915, por difini emon favore al eŭropa federaciismo, eŭropa konstruado kaj integrigo, same kiel la starigo de laika Eŭropo, kontraste al la tiama kristanismo.

Poreŭropisma opinio iuj konsideras la deziron preterpasi la naciojn kaj konsekvence la nacio-ŝtatojn, kiuj tiel reduktiĝus al simplaj ŝtatoj konsistantaj federacian Eŭropon. Ĝi do pledus por la apero de eŭropa supernacio[2].

Referencoj redakti

  1. Courrier international, « Kiu satas europon, tiu levu la manon! (arkivo) », Courrier international,‎ 24-a de marto 2017
  2. Jean-Claude Barreau, La France va-t-elle disparaître ?, Paris, Grasset, 1997, 198 p. (ISBN 2-246-54181-6)