Porfirio (Porphyrio) estas eta birda genro de la familio de Raledoj. La du membroj de la genro estas la purpura porfirio (Porphyrio porphyrio) kaj la takaheo (Porphyrio hochstetteri). Inter formortintaj membroj de la genro estas Porphyrio albus, kaj la norda Takaheo, Porphyrio mantelli. Ankaŭ eblas meti en tiun genron kelkajn speciojn ankaŭ atribueblaj al genro Porphyrula, kiel la malgranda porfirio (Porphyrio alleniPorphyrula alleni), la amerika purpura porfirio (Porphyrio martinicaPorphyrula martinica), la Porphyrio flavirostrisPorphyrula flavirostris, kaj la smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensisPorphyrula madagascariensis).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porfirio
Purpuraj porfirioj de Nov-Zelando (pūkeko, Porphyrio porphyrio melanotus)
Purpuraj porfirioj de Nov-Zelando
(pūkeko, Porphyrio porphyrio melanotus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porfirio Porphyrio
Brisson, 1760

Por formortintaj specioj, vidu tekston

Sinonimoj

Notornis
Porphyrula

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La nuntempaj specioj estas kokograndaj raloj kiuj havas purpuron kiel ĝeneralan koloron. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj. Ili havas longajn krurojn, frontan ŝildon kaj ruĝan aŭ roskoloran bekon.

Ĉefa specio redakti

La Purpura porfirio loĝas en junkaro de la Malnova mondo kaj havas ses aŭ pliajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro.

Aliaj specioj redakti

Oni supozas, ke la Porphyrio albus kaj la Takaheo de Novzelando evoluis el izolitaj loĝantaroj de la Purpura porfirio. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis blanka kaj la dua iĝis senfluga kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia ekstingiĝo.

La preskaŭ formorto de la takaheo (ununura kolonio estis remalkaŝita nur en 1948) permesis al la purpura porfirio rekoloniigi Novzelandon lastatempe, ĉar la du porfiriaj specioj kondutas ekologie simile: ambaŭ manĝas burĝonojn de planktoj elradikitaj de siaj longaj fingroj por elmanĝi la mildajn partojn.

Specioj redakti

  • Genro Porphyrio (porfirioj)
    • Reunia porfirio aŭ Blubirdo, Porphyrio coerulescens (estingiĝinta, dubinda specio)
    • Novkaledonia porfirio, Porphyrio kukwiedei (formortinta)
    • Purpura porfirio, Porphyrio porphyrio
    • Porphyrio albus (formortinta)
    • Porphyrio paepae (formortinta)
    • Porphyrio mantelli (formortinta)
    • Takaheo, Porphyrio hochstetteri
    • Malgranda porfirio, Porphyrio alleni (foje lokita en genro Porphyrula)
    • Amerika purpura porfirio, Porphyrio martinica (foje lokita en genro Porphyrula)
    • Porphyrio flavirostris (foje lokita en genro Porphyrula)
    • Smeralda porfirio, Porphyrio madagascariensis (foje lokita en genro Porphyrula)
    • Porphyrio mcnabi (formortinta)

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la sone simila rokspeco porfiro (ankaŭ ĝia nomo venas de la greka vorto por la koloro purpura)
  • krome ekzistas malsano porfirio (kodo E80 laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj, tamen laŭ stato de aprilo 2014 ankoraŭ sen e-lingva vikipedia artikolo)