Porknabinaj mangao kaj animeo

Porknabina mangao (少女向け漫画 [ŝōĝo muke manga] aŭ 少女漫画 [ŝōĝo manga]) estas mangao ĉefe celanta por inajn adoleskoj.
Porknaba animeo (少女向けアニメ [ŝōĝo muke anime]) estas animeo ĉefe celanta por inajn adoleskojn.

Ŝoĝo (少女 [ŝōĝo], hepburn: shōjo, laŭvorte: knabino aŭ junulino) estas porknabina mangao, animeo aŭ mangailustrita romano. La vorto "ŝoĝo" estas uzata principe en eŭropaj lingvoj kaj povas esti komprenata kiel ĝenron de mangao kaj animeo laŭ sekso kaj aĝo de celanta legantaro/spektantaro.

Ŝoĝo estas kreata tiel, ke ĝuste knabinoj ŝatu ĝin, kaj porknabinaj mangaoj kaj mangailustritaj romanoj estas publikigataj en porknabaj manga-gazetoj. Distinge al ŝonen, kiu emas aventuron kaj batalon, desegnoj de ŝoĝo emas ĉarmon kaj belecon. Tipaj porknabinaj mangaoj uzas proprajn esprimojn: florojn sur fonoj, okulojn kun longaj okulharoj kaj reflektitajn radiojn.

Vidu ankaŭ redakti