Laŭ la helena mitologio, Poro (el la greka Πόρος, pado) estis dajmono aŭ spirito kiu personigis ŝancon, oportunecon, taŭgecon kaj la ilojn por atingi dezirojn. Pro tio, lia kontraŭlino estis Aporio (Malfacileco).

Poro
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patrino Metida
Infanoj Eroso
vdr
La bankedo de Platono, de Anselm Feuerbach (1871-74). Laŭ la platona rakonto, Poro kaj Penio (maldekstre) unuiĝis dum tiu festo, kaj el tio devenis Amo.

Laŭ kelkaj teogonioj, Poro (kiel kaŭzo aŭ kreanto) kaj Tetiso (kiel kreitaĵaro) estis la unuaj diaĵoj kiuj ŝprucis en la Universo. Tiamaniere, Poro estis ofte identigita al Ĥrono (Tempo), kvankam la orfea tradicio asertis ke Poro kaj lia frato Tekmoro naskiĝis el Tetiso.

Tamen, Platono priskribas postan legendon kiu anstataŭis tiun diinon per Metiso, la generanta povo. Do, Tesiso-Metiso iĝis patrino kaj de Poro (kiu laŭ tiu legendo pli simbolas abundo) kaj de Penio (Malriĉeco). Ambaŭ ĉefrolis la filozofian miton pri deveno de la Amo: en festo honore al Afrodito, kiun ĉiuj gedioj partoprenis, Poro ebriiĝis kaj kuŝiĝis surplanke, en la korto. Tiam Penio venis peti la manĝo-restaĵojn, kaj pensis ke tiu dio suferis la samajn vivkondiĉojn ol ŝi. Tio igis Poron la nura alloga diaĵo por Penio, kaj el ilia unuiĝo naskiĝis Amo. Pro tio oni diras ke tiu sento ĉiam obeas Afroditon, ĉar naskiĝis dum tago dediĉita al ŝi, sed kutime Amo alivestiĝas en malriĉo kaj vagadas tra la stratoj. Kiel sia patro, Amo kontraŭas riĉecon kaj bonfarton, kaj faras la homojn batali inter ili[1].

La identigo de Poro al abundo daŭrigis dum la romia epoko, do laŭ ĝia mitologio tiu dajmono simbolis riĉecon, kaj estis filo de Metiso kaj frato de Minervo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Platono. Symposium, 178.