Porta Nigra (latine por „nigra pordego“) estas iama romia urba pordego kaj fama rekonilo de la urbo Treviro. La nomo Porta Nigra devenas el la mezepoko. Alia nomo en la mezepoko estis Porta Martis „pordego de la Marso“. La Treveranoj nomas ĝin ofte nur „Porta“.

Porta Nigra
urba pordego [+]

LandoGermanio
Federacia landoRejnlando-Palatinato
SituoTreviro
- koordinatoj49° 45′ 35″ N, 6° 38′ 38″ O (mapo)49.7597222222226.6438888888889Koordinatoj: 49° 45′ 35″ N, 6° 38′ 38″ O (mapo)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoRoman Monuments, Cathedral of St. Peter and Church of Our Lady in Trier
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1986 (10)
Numero367
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriterioji, iii, iv, vi

Porta Nigra (Rejnland-Palatinato)
Porta Nigra (Rejnland-Palatinato)
DEC
Porta Nigra
Porta Nigra
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Map
Porta Nigra

Vikimedia Komunejo:  Porta Nigra [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
eksterurba flanko
urba flanko
vespera lumigado
okcidenta flanko kun antaŭa „puta korto“ en la jaro 1955

Ekde 1986 „Porta Nigra“ estas parto de la UNESCO-monda heredaĵo romiaj konstrumonumento, katedralo kaj Liebfrauenkirche en Trier. Pli ĝi estas protektita kulturaĵo laŭ la Haga konvencio. Porta Nigra estas la plej bone konserveblaj romiaj urbomuroj en Germanujo.

Konstruado redakti

 
maketo de la Porta Nigra dum la romia tempo, ĉ. 4a jarcento

La urba pordego estis konstruita ĉ. 180 p. K. kiel norda alirejo al la urbo Augusta Treverorum (Augustus-urbo en la lando de la treveroj), la hodiaŭa Trier. La nomon „nigra pordego“ (Porta Nigra) ĝi havis ekde la mezepoko pro ĝia malhela koloro, kiu kaŭzia la veterdisfalo de la Sabloŝtono de Kordel. Kaj la nomo Porta Nigra kaj la nomo Porta Martis estis menciita en verko el la 12a jarcento, la Gesta Treverorum: „Ili (la trveriroj) nomis ĝin Marspordego laŭ Marso, kiun por ili estas la dio de la milito; se ili iris al milito, ili marŝis el la pordego el la urbo. Ĝi nomiĝis Nigra Pordo pro la funebro, kiam ili revenis fuĝante el la kampoj tra ĝi.“ La mezepoka aŭtoro supozis, ke la pordo estis konstruata en la jaro 2003 a.K. de la treveroj, kvankam la urbo nur estis fondita ĉ. 16 antaŭ Kristo de la romianoj. Do, la kialo de la nomo, kiun la mezepoka aŭtoro donis, verŝajne nur fontas el lia fantazio.

Rigardante pli precize oni rimarkas diversloke sur la konstruaĵo enĉizitajn signojn, kelkaj renverditaj. Temas verŝajne pri markoj de la ŝtontajlisto. Per tio oni povas rekonstrui la konstrutempon de la pordo. En la okcidenta turo troviĝis krome kelkaj markoj kun datumindikoj. Ĉar indikoj pri la jaroj mankas, ne eblas precize indiki kiam la Porta Nigra estis konstruita. Pere de la markoj oni povas relative precize indiki la tempon, kiu necesis por konstrui la pordegon, ĉar ĉi-tie estis signitaj seninterrompe pluraj kvadroŝtonoj unu super la alia. Se oni nun projekcias la tempoindikoj al la tuta konstuaĵo kaj enkalkulas konstrupaŭzoj (ekzempe dum vintroj) oni venas al la konkludo ke la konstruo de la pordego daŭris du ĝis kvar jaroj por la kruda masonaĵo. Kompleta finkonstrudo neniam okazis.

Apud la Porta Nigra je la norda flanko de la urbo ekzistis la Porta Alba (Weißes Tor) je la orienta flanko, Porta Media (meza pordego) je la suda flanko kaj la Porta Inclyta (Fama pordego) apud la Romia ponto.[1]

Antaŭe historiistoj opinias, de la Porta Nigra same kiel la romia urbomuro estis konstruata por protekti la urbon kontraŭ ĝermanaj atakoj dum la tria jarcento en norda Gaŭlujo. Hodiaŭ la plejmultaj fakuloj opinias, de la konstruĵo nur servas unuavice ne al defendo, sed al reprezentado. La konstruado komenciĝis sub imperiestro Marko Aŭrelio kaj pro manko de mono dum postaj jaroj ne finkonstruiĝis.

Mezepoko redakti

 
Porta Nigra kiel Simeon-kirko, gravuraĵo de Caspar Merian, 1670

La bizanca monaĥo Simeon devenanta el Sicilio, enloĝiĝis en la konduka konstruaĵo post 1028 kiel eremito. Laŭ onidiroj li lasis sin enmasonigi. Postmorte en 1035 li estas entombigita en la teretaĝo. La trevira ĉefepiskopo Poppo intervenis al la papo por sanktigi la eremiton. Por honori la sanktulon la Simeonstift (kolegiato Sankta Siomon) estis konstruata kaj la pordego ŝanĝkonstruata al uobla kapelo en kiu Simeon estis entombigita. Oni konstruis du preĝeja salonoj unu super la alia, de kiu hodiaŭ ankoraŭ videblas apsidon, same la orgenan ejon de la supera preĝejo. Ĉar oni bezonas por preĝejo nur unu turo, la dua turo de la pordego estis malkonstruata.

La iamaj pordegoj de la Porta Nigra estis ŝutitaj kaj la homj atingas pere de liberaera ŝtuparo la hodiaŭan duan etaĝon de la konstruaĵo. La tasko de urbopordego transprenis tiam la Simeon-pordego, tuj apud la romia Porta Nigra en la oriento. Tiu, kompare kun la Porta Nigra malgranda pordego, estis protektata de la en la jaro 1389 konstruata tre alta defendturo, la tiel nomata Ramsdonk-turo.

La kolegiaj konstruaĵoj parte estas el la jaro 1040.

Novtempo redakti

 
Porta Nigra kun Simeonpordego dum la malkonstruo de la duobla kirko
 
Porta Nigra post la malkonstrulaboroj (ĉ. 1900)

Napoleono malfondis la preĝejon kaj la kolegiaton en la jaro 1802 kaj ordonis dum sia vizito en Trier en oktobro 1804 la forkonstruon de la preĝejaj alkonstruaĵoj. De 1804 ĝis 1809 en la konstruaĵo estis malkonstruataj la internaj muroj. La prusoj finis ekde 1815 la malkonstrulaborojn ĝis fine denove aperis la iaman romian turon. Nur la malsupra parto de la mezepoka apsido oni konservis pro monumentkonservaj kialoj. La konstruaĵo nun servis kiel la unua antikva muzeo.

En la 1870aj jaroj la urbomuro kaj preskaŭ ĉiu mezepokaj urboturoj, inter ili ankaŭ la Simeon-pordego, estis malkonstruataj.

1986 la pordego kun la romiaj kulturmonumentoj en Treviro kaj ĉirkaŭo estis agnoskita de UNESKO kiel monda heredaĵo.

Seit 2005 wird die Geschichte der Porta Nigra im Rahmen der Römischen Erlebnisführung „Das Geheimnis der Porta Nigra“ durch einen Schauspieler in der Paraderüstung eines Centurio interpretiert.

 
signoj de incendio el la jaro 2014 ĉe Porta Nigra
  la blazono de germana armeo kun bildo de la Porta Nigra .
Dosiero:Eintracht Trier.svg la markemblemo de la piedbilka klubo Eintracht Trier kun bildo de la Porta Nigra.

Referencoj redakti

  1. Römische Stadttore in Trier en KuLaDig (Kultur. Landschaft. Digital.)

Literaturo redakti

  • Heinz Cüppers: Porta Nigra. In: H. Cüppers (Hrsg.): Die Römer in Rheinland-Pfalz. Lizenzausgabe, Nikol, Hamburg 2002, ISBN 3-933203-60-0 S. 604–608.
  • Sabine Faust: Porta Nigra. In: Rheinisches Landesmuseum Trier (Hrsg.): Führer zu archäologischen Denkmälern des Trierer Landes. Trier 2008, ISBN 978-3-923319-73-2 (Schriftenreihe des Rheinischen Landesmuseums Trier 35) S. 56f.
  • Klaus-Peter Goethert: Porta Nigra. In: Römerbauten in Trier. Führungsheft 20, Edition Burgen, Schlösser, Altertümer Rheinland-Pfalz, Schnell & Steiner, Regensburg 2003 ISBN 3-7954-1445-8 S. 23–57.
  • Lothar Schwinden: Die Porta Nigra. In: Hans-Peter Kuhnen (Hrsg.): Das römische Trier. Theiss, Stuttgart 2001, ISBN 3-8062-1517-0 S. 143–157 (Führer zu archäologischen Denkmälern in Deutschland 40).

Eksteraj ligiloj redakti