Kulturo

red.

Kulturo (de la latina cultura, prilabori, zorgi, agrokulturo, kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kulti) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li. Kulturaj aĵoj estas ĉiuj transformoj de krudmaterialo, kiel en tekniko, arto, kuirado, vestaĵoj, sed ankaŭ juro, moralo, religio, ekonomio kaj sciencoj.

La signifo de kulturo ŝanĝiĝis en la daŭro de historio ree.

Elstara articulo

red.

Diego Rodríguez de Silva y Velázquez (naskiĝis en junio 1599, mortis la 6-an de aŭgusto 1660), pli simple konata kiel Diego VELÁZQUEZ, estas grava hispana pentristo de la 17-a jarcento, kiu ĝuis konsiderindan influon en la kortego de la reĝo Filipo la 4-a. Kune kun Francisco de Goya kaj El Greco, li estas ĝenerale rigardita kiel unu el la plej talentaj artistoj de la tuta historio de Hispanio. Lia stilo, kvankam tre persona, videble baziĝas sur la reginta baroka movado de tiu periodo. La du vizitoj, kiujn li faris al Italio, estas atestitaj de tiamaj dokumentoj kaj grandege influis la evoluon de lia verko. Krom multaj pentraĵoj havantaj historian aŭ kulturan valoron, Diego Velázquez ellaboris abundon da portretoj, kiuj bildigas la hispanan reĝfamilion, aliajn eŭropajn eminentulojn (inkluzive de la papo Inocento la 10-a) kaj eĉ pli komunajn homojn. Laŭ plejmulto el la kritikistoj, la stilo de Velázquez atingis sian klimakson per la plenumo de Las Meninas, lia ĉefa majstroverko.

Ekde la unua kvarono de la 19-a jarcento, la stilon de la hispana majstro ekimitis la realistaj kaj impresionistaj pentristoj, precipe Édouard Manet. Sekve, pli modernaj artistoj kiel Pablo PicassoSalvador Dalí faris omaĝon al sia gloria samlandano, per la rekreado de pluraj el liaj plej famaj verkoj.

Ĉu vi scias...
Ŝablonoj

red.

Enmetu {{Portalo|kulturo|varianto=longa}} en artikolojn pri kulturo kaj estiĝos
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri kulturo
Aliaj portaloj

red.