Bonvenon en la portalo pri la urbo Szczecin! Szczecin estas la tria plej granda urbo de Pollando.

Rilata artikolo

Szczecin Gumieńce estas fervoja stacidomo kaj eksa fervoja limpasejo en la pola urbo Szczecin. Ĝi lokitas en la urba setlejo Gumieńce, ĉe la strato Cukrowa proksime de la pola landvojo n-ro 13. En la jaroj 1899-1945 funkciis ankaŭ la mallarĝtraka fervoja haltejo Gumieńce Wąskotorowe.

Distanco de stacidomo al ĉefaj fervojaj stacioj:

Per nuntempa setlejo Gumieńce kondukis la unua fervojlinio en Okcidentpomeria Provinco, malfermita la 15-an de aŭgusto 1843 kaj unu el la unuaj sur teritorio de hodiaŭa Pollando. En la jaroj 1945-1950 kaj 1972-2007 (ĝis subskribon de la Traktato de Schengen) la fervoja limpasejo (sola en la Okcidentpomeria Provinco) kunigis fervojlinioj de Pollando kun Tantow (direkto: Angermünde kaj Berlino) kaj Grambow (direkto: Pasewalk kaj Hamburgo).

Rilata bildo

Administra divido

Bildoj

Monumentoj

Transporto

  • Tramtransporto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Szczecin.

Tramtransporton en la tria plej granda urbo de Pollando, en Szczecin, sekurigas Szczecinaj Tramoj (ST) (pole: Tramwaje Szczecińskie (TS)).

ST en junio de 2015 praktikis tramtransporton sur 60 km de tramvojoj, sur kiuj veturis 12 linioj, markitaj per numeroj 1 ĝis 12, kun suma longeco 110,77 km. La reto de tramoj en Szczecin tiel estas la kvina plej granda en Pollando (post Varsovio, Krakovo, Vroclavo kaj Poznano).

  • Aŭtobusa transporto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urba aŭtobusa transporto en Szczecin.

En la regiona urbo Szczecin komencis trafiko de la unua linio de la urba aŭtobusa transporto en la jaro 1928. Nuntempa trafikanto estas Szczecińskie Przedsiębiorstwo Autobusowe "Klonowica", Szczecińskie Przedsiębiorstwo Autobusowe "Dąbie" kaj Szczecińsko-Polickie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne. Nuntempe parto de la urba reto estas ĉirkaŭ 67 aŭtobusaj linioj.

  • Fervoja transporto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fervoja transporto en Szczecin.
Uzataj stacioj kaj fervojlinioj:



Klerigado