Porte d'Italie (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Porte d'Italie (Tramtransporto en Parizo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Place d'Italie (pariza metrostacio).

Porte d'Italie [pɔʁt d‿itali] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo (sur la flava branĉo al Mairie d'Ivry), en la 13-a arondismento de Parizo.

Porte d'Italie
Sprague-Thomson en stacio Mairie d'Ivry (ĉ. 1960)
Sprague-Thomson en stacio Mairie d'Ivry (ĉ. 1960)
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 13-a
Geografia situo 48° 49′ 9″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo)48.8191962.360805Koordinatoj: 48° 49′ 9″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo)
Porte d'Italie (Parizo)
Porte d'Italie (Parizo)
DEC
Porte d'Italie
Porte d'Italie
Porte d'Italie
Situo sur mapo de Parizo
Map
Porte d'Italie
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 507 152 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 7-a de marto 1930 M10
26-a de aprilo 1931 M07
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 14-03
Metro-linio M07
Interkonektoj
Tramo-linio T03a
vdr

La stacio redakti

La stacio estis inaŭgurita la 7-an de marto 1930, en plilongigo al linio 10 en direkto al Porte de Choisy. La 26-an de aprilo 1931, la stacio estis transigita al linio 7.

Porte d'Italie estis unu el la fortikigitaj pordoj de la muro de Thiers. La stacio situas sub Bulvardo Masséna, oriente de vojkruciĝo de Porte d'Italie. Ĝi estas iomete kurba.

Alirejoj redakti

  1. Skvaro Hélène Boucher: du ŝtuparoj sur Bulvardo Masséna, antaŭ la skvaro
  2. Bulvardo Masséna: du ŝtuparoj en n-ro 166, Bulvardo Masséna kaj ĉe angulo de Avenue d'Italie
  3. Avenue d'Italie: ŝtuparo en n-ro 190, Avenue d'Italie
  4. Strato Fernand Widal: nur eliro el kajo en direkto al Mairie d'Ivry, ŝtuparo kaj rulŝtuparo ĉe angulo de Strato Fernand Widal

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

  • Porte d'Italie estas enirpordo al la ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento.

Bibliografio redakti

  • Pierre Miquel, Petite Histoire des Stations de Métro, éditions Albin Michel (1993)

Vidu ankaŭ redakti