Porte d'Ivry (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Porte d'Ivry (Tramtransporto en Parizo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mairie d'Ivry (pariza metrostacio).

Porte d'Ivry [pɔʁt d‿ivʁi] estas stacio sur linio 7 (sur la branĉo Mairie d'Ivry) de la Metroo de Parizo. Ĝi situas en la 13-a arondismento de Parizo.

Porte d'Ivry
Stacio Porte d'Ivry
Stacio Porte d'Ivry
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 13-a
Geografia situo 48° 49′ 15″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.82095992412.3704397678375Koordinatoj: 48° 49′ 15″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)
Porte d'Ivry (Parizo)
Porte d'Ivry (Parizo)
DEC
Porte d'Ivry
Porte d'Ivry
Porte d'Ivry
Situo sur mapo de Parizo
Map
Porte d'Ivry
Ecoj
Trakoj 3
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 282 199 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 26-a de aprilo 1931 M07
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 26-03
Metro-linio M07
Interkonektoj
Tramo-linio T03a
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 26-an de aprilo 1931. Ĝi situas en Porte d'Ivry sub Avenuo de la Porte-d'Ivry.

Ĝi konsistigis la sudan finstacion de linio 7 ĝis la 1-a de majo 1946, daton de ekservo de la plilongigo ĝis Mairie d'Ivry.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri kvar alirejoj inkludantaj tri ŝtuparojn antaŭ n-roj 50 kaj 53 de Avenuo de la Porte-d'Ivry kaj antaŭ n-ro 1 de Avenuo d'Ivry kaj ankaŭ rulŝtuparon rekte elirantan el la kajo en direkto Mairie d'Ivry fronte al n-ro 72 de Bulvardo Masséna.

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

  • Porte d'Ivry estas enir-pordo al Ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento
  • Halle Georges-Carpentier (sporta halo)

Vidu ankaŭ redakti