Portreto de la papo Julio la 2-a (Rafaelo)

Portreto de la papo Julio la 2-a estas olepentraĵo de 1511–1512 fare de la itala renesanca pentristo Rafaelo. La portreto de la papo Julio la 2-a estis rara ĉe sia tempo kaj lasos longdaŭran influon sur papa portretaro. Dekomence, ĝi estis speciale pendigita ĉe la pilieroj de la preĝejo de Santa Maria del Popolo, sur la ĉefa vojo el la nordo al Romo, dum festoj kaj markitaj tagoj. Giorgio Vasari, verkante multe post la morto de la papo Julio, diris, ke "ĝi estis tiom reala kaj veraspeta ke ĝi timigis ĉiun kiu vidis lin, kvazaŭ ĝi estus la propra vivanta homo".[1]

Portreto de la papo Julio la 2-a

La pentraĵo ekzistas en multaj versioj kaj kopioj, kaj dum multaj jaroj, versio de la pentraĵo kiu nune pendas en la Uffizi de Florenco estis supozata la originalo aŭ [unua versio, sed en 1970 la opinio ŝanĝis. La originalo estas nune supozata la versio posedata de la Nacia Galerio, Londono.

Notoj redakti

  1. Citita ĉe Langmuir, 146

Referencoj redakti

  • (1996) “The Portrait of Julius II in London's National Gallery. The Goose That Turned into a Gander”, Artibus et Historiae 17 (33), p. 69–95. doi:10.2307/1483552. 
  • Gould, Cecil. (1975) The Sixteenth Century Italian Schools. London: ?National Gallery Catalogues. ISBN 0-947645-22-5.
  • Langmuir, Erica. (1997) The National Gallery companion guide. London: National Gallery. ISBN 185709218X.