Portugala eskudo

eksa valuto de Portugalio, uzita ĝis 2002

La portugala eskudo (portugale escudo, en esperanto laŭvorte "ŝildo") inter la jaroj 1914 ĝis 2002 estis la nacia valuto de la ŝtato Portugalio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Monerojn nun jam ne plu eblas interŝanĝi, sed monbiletoj ankoraŭ interŝanĝeblas ĝis la 28-a de februaro 2022. Oficiala mallongigo de la valuto estas PTE - el tio "PT" (aŭ en interretaj adresoj ".pt") estas la internacia mallongigo por Portugalio kaj E estas la unua litero de eskudo.

Portugala eskudo
eksvaluto • eskudo
Ŝtato: Portugalio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: PTE
Mallongigo:
vdr
Eskudo (Escudo)
1914 ĝis 31-a de decembro 2001
Lando: Portugalio
subdivido: 1 eskudo = 100 centavoj
mallongigo: PTE
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 200,482 PTE
100 portugalaj eskudoj kun bildo de Fernando Pessoa, aŭtoro de la rakonto "La bankiero anarkiista"

La valuto de Portugalio antaŭ la jaro 1914 dum multaj jarcentoj nomiĝis Real.

Unu eskudo korespondis al 100 "centavoj". Pro granda inflacio la centavaj moneroj delonge ne plu uziĝis. Pli grandajn sumojn oni plej ofte kalkulis en contos, neoficiala kalkula kategorio, kiu egalis al 1000 eksudoj. Pro la simpla ŝanĝofaktoro la vorto "Conto" ankoraŭ hodiaŭ uziĝas por monbileto de 5 Eŭroj (minimume rondigite).

Vidu ankaŭ redakti