Portulako (Portulaca) estas la sola plantgenro de la familio de la Portulakacoj (Portulacaceae) ene de la ordo de la Kariofilaloj (Caryophyllales) kaj la angiospermaj plantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Portulako
Portulaca villosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
„Portulakacoj“ Portulacaceae
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Portulaca eruca
 
Portulaca lutea
 
duonplena specio de Portulaca grandiflora.
 
Portulaca molokiniensis
 
ilustraĵo de legomportulako (Portulaca oleracea L.).
 
legomportulako (Portulaca oleracea)

Portulaca-specioj kreskas kiel unujaramultjara herba planto. Multaj specioj havas sukulentaj folioj, tigoj aŭ radikoj. La tigoj estas starantaj aŭ grimpantaj. La plej multaj unujaraj specioj estas fajnaj kaj etaj.

La folioj estas plej ofte alterne starantaj, malofte kontraŭstarantaj. La simpla, netigaj folioj estas platoj ĝis rondaj, ofte karnecaj kaj preskaŭ ĉiam glatrandaj. Stipuloj plej ofte mankas, se ili estas, ili formas akselajn harojn

La ofte finestarantaj cumaj aŭ malpliofte paniklaj infloreskoj havas ĝis 30 florojn kaj brakteojn. La netigaj floroj plej ofte estas grandaj kaj okulfrapaj, sed nur mallonge vivantaj kaj ofte klejstogamaj. preskaŭ ĉiu specio estas duseksaj. Unuseksa floroj aperas nur tre malofte kaj tiam la specioj estas dioikaj. La sepaloj estas verŝajne ne veraj, sed modifitaj brakteoj, kaj la petaloj estas modifitaj sepaloj kaj veraj petaloj mankas. Ekzistas plej ofte multaj (nur malofte kavar, plej ofte ĝis 40, malofte ĝis 100) stamenoj. La ovario estas hipogina aŭ duone hipogina. Multaj specioj nur malfermas la floroj dum sunbrilo, tial ili nomiĝas kiel pluraj aliaj genro ankaŭ „meztagaj floroj“.

Ili formas kapsulfruktojn, kiuj malfermiĝas horizontale kaj enhavas multajn semojn. La etak semoj estas brunaj, plej ofte grizaj ĝis brilante nigraj kaj globformaj ĝis renformaj.

La kromosomonombro estas n = 4, 5, 8, 9.

Disvasvigado redakti

Portulakacoj estas, escepte de la polusregionoj, montvaste disvastigitaj. Ilia ĉefa disvastigejo estas la suda hemisfero. Ili kreskas plej ofte en aridaj tropikaj kaj subtropikaj regionoj. Disvastigcenttro esta Afriko kaj Sudameriko. Nur malmultaj specio kreskas en mezvarmaj regionoj.

Sistematiko redakti

Ekstera sistematiko redakti

La DNA-analizo de la lastaj jaroj pruvis, ke la Portulakaoj ne estas unueca, monofila familio, sed estas forte parafila. Pro la tre granda varieco de la plantoj la morfologiaj ecoj kaj eĉ la florkonstruo, kiu ja estas ĝenerale tre konservativa, ne estas ecoj por diferecigi genrojn kaj speciojn. La resumo estas, ke hodiaŭ nur la genro Portulaca (portulako) restis en la familio. La aliaj genroj de la plantfamilio estas nun enordigita en la familio de la Montiaceae.

Tre parencaj al la portulakacoj estas la Kaktacoj (Cactaceae), Anacampserotaceae kaj Talinaceae. Novaj esploroj eĉ montris, ke ili estas interplektitaj ene de la portulakacoj.[1][2].

Same tre parencaj estas la Halophytaceae, Didiereaceae, Baselacoj kaj Montiaceae, kiuj apartenas al la sama klado. Novaj esploroj proponas, ordigi la iamaj genroj de portulakacoj Calyptrotheca, Ceraria kaj Portulacaria al la familio Didiereaceae.[3]

Interna sistematiko redakti

La [[priskribo de la genro Portulako (Portulaca) okazis 1753 fare de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum.[4] La nomo Portulacaceae estis publikigata en 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum.[5] La tipospecio estas Portulaca oleracea L. sinonimo de öa genro estas Lemia Vand. (1788), Merida Neck. (1790), Portulacca Haw. (1812, nom. inval. ICBN-Artikel 61.1), Lamia Endl. (1839) kaj Sedopsis (Endl.) Exell & Mendonca (1937).[6]

Al la genro Portulaca apartenas jenaj specioj:[7]

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • R. Matthew Ogburn & Erika J. Edwards: Anatomical variation in Cactaceae and relatives: Trait lability and evolutionary innovation., in American Journal of Botany, 96, 2009, S. 391-408.
  • Roger Charles Carolin: A review of the family Portulacaceae, in Taxon, 23, 1974, S. 725-728.
  • J. Jage: 47. Familie: Portulacaceae, in Illustrierte Flora von Mitteleuropa, 2. Auflage, 3(2), 1979, S. 1183-1221.
  • Roger Charles Carolin: Notas sobre Portulacaceae de la Argentinia, in Parodiana 3(2), 1987, S. 329-332.
  • B.L. Nyananyo: The systematic significance of seed morphology and anatomy in the Portulacaceae (Centrospermae), in Folia Geobot. Phytotax., 23, 1988, S. 275-79 & plates 8-13.
  • M. Prabhakar, P. Leelavathi, & B.K.V. Kumar: SEM studies on seeds of Indian Portulacaceae and their taxonomic significance, in Asian J. Pl. Sci. 2, 1990, S. 9-14.
  • Roger Charles Carolin: A review of the family Portulacaceae, in Austral. Journ. Bot., 35(4), 1993, 383-412.
  • L. I. Malyschev & G. A. Peschkova (Hrsg.): Portulacaceae - Ranunculaceae, in Flora of Siberia Series Volume 6, 2003.
  • Lonnie J. Guralnick, Michael D. Jackson: The Occurrence and Phylogenetics of Crassulacean Acid Metabolism in the Portulacaceae. In: International Journal of Plant Sciences. Band 162, Nummer 2, 2001, S. 257–262, DOI:10.1086/319569.
  • B. L. Nyanannyo, S. I. Mensah: Distribution and origins of members of the Family Portulacaceae (Centrospermae). In: Journal of Applied Sciences & Environmental Management, Band 8, Nummer 2, 2004, S. 59–62.

Referencoj redakti

  1. Basal cactus phylogeny: implications of Pereskia (Cactaceae) paraphyly for the transition to the cactus life form [1] Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Reto Nyffeler: The closest relatives of cacti: insights from phylogenetic analyses of chloroplast and mitochondrial sequences with special emphasis on relationships in the tribe Anacampseroteae, in American Journal of Botany, 94, 2007, S. 89-101.: Online. Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Wendy L. Applequist & Robert S. Wallace: Expanded circumscription of Didiereaceae and its division into three subfamilies, in Adansonia, sér. 3 , 25(1), 2003: pdf-Online. Arkivigite je 2006-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Carl von Linné: Species Plantarum. 1a eldono, Lars Salvius, Stokholmo 1753, p. 445–446 (online).
  5. Genera Plantarum, secundum ordines naturales disposita jŭta methodum in Horto Regio Parisiensi exaratam. Paris 1789, p. 312 (online).
  6. * Urs Eggli: Portulaca. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Band 2, Zweikeimblättrige Pflanzen (Dicotyledonen), Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3915-4, p. 428.
  7. * Urs Eggli: Portulaca. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Band 2, Zweikeimblättrige Pflanzen (Dicotyledonen), Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3915-4, p. 430–433.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [[[:Ŝablono:PFAF]] Eintrag bei Plants for a Future.] (angla.)