La porvira pilolo estas nomo por medikamenta kontraŭkoncipilo por viroj.

La produkto anoncita unue por 2005 kaj poste por 2009 estas fakte kombino el gestagen-implantato kaj regulaj testosteron-injektoj.

Clint Witchalls, brita ĵurnalisto, partoprenis 12-monatan sciencan teston, kiu finiĝis en aprilo 2007. En sia libro La pilolo kaj mi, li raportas pri siaj travivaĵoj kaj fortaj flankefikoj, kaj fizikaj kaj psikaj, ĉefe rilate al testosteroninjekcioj.

En junio 2007 la firmaoj Bayer AG kaj Organon anoncis, ke ili ĉesis esplorojn rilate al tiu projekto.


Eksteraj ligiloj redakti