Posidio (5a jarcento) estis amiko de Sankta Aŭgusteno de Hipono kiu verkis fidindan biografion kaj indiculus aŭ liston de liaj verkoj. Li estis episkopo de Kalama en la Romia provinco Numidio.

Posidio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 369 (0369-11-30)
Morto 30-an de novembro 436 (0436-11-30) (67-jaraĝa)
en Guelma
Lingvoj latina
Okupo
Okupo pastroaŭtorohistoriisto • biografo
vdr

Li sekvis la ekzemplo de Sankta Aŭgusteno kaj establis monaĥejon en Kalama. Je koncilio en Kartago, Posidio defiis Krispinon, nome donatistan episkopon de Kalama, al publika diskuto kiun tiu lasta malakceptis. Tuj poste unu el la pastroj de Krispino, fakte portante la saman nomon kiel lia episkopo, klopodis murdi Posidion.