Posttransira metalo

metala elemento dekstra de la transiraj metaloj en la perioda tabelo

La posttransiraj metaloj estas la metalaj elementoj de la p-bloko, kiuj okazas inter la metaloidoj kaj la transiraj metaloj. Ili estas pli elektropozitivaj ol la transiraj metaloj, sed malpli ol la alkalaj metaloj kaj teralkalaj metaloj.

La posttransiraj metaloj estas: aluminio, galiumo, indio, stano, talio, plumbo, kaj bismuto. Elementoj 113 al 116, kiuj estas nune konataj kiel ununtrio, ununkvadio, ununpentio kaj ununheksio, povas ankaŭ inkluziviĝi en ĉi tiu kategorio.

Vidu ankaŭ: perioda tabelo