Potůčky estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝas en distrikto Karlovy Vary, en la profunda valo de la rojo "Blatenský potok" (germane Pechöfenbach) kaj rivereto "Černá" (Nigra). La rojo Blatenský potok faras ĉi tie ŝtatlimon inter nia Ĉeĥio kaj Germanio. Sur kontraŭa bordo troviĝas germana mineja urbo Johanngeorgenstadt, fondita en la jaro 1654 fare de religiaj ekzilitoj, kiuj forlasis tiam minej-urbon Horní Blatná. Vivas ĉi tie 415 loĝantoj (2023).

Potůčky
germane Breitenbach
municipo
Iaman faman gastejon Dreckschänke eternigis en sia kanto el la jaro 1904 Anton Günther
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Potůčky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Saksio, Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Rojo Černá
Situo Potůčky
 - alteco 695 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 41″ N 12° 44′ 18″ O / 50.42806 °N, 12.73833 °O / 50.42806; 12.73833 (mapo)
Katastro 32,02 km² (3 202 ha) Potůčky
Loĝantaro 415 (2023)
Denseco 12,96 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 38
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555479
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Potůčky
Retpaĝo: www.potucky-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Dreckschaenke en 1926

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Breitenbrunn, Johanngeorgenstadt, Nové Hamry, Boží Dar, Pernink kaj Horní Blatná.

La urbeto Potůčky estas finstacio de la fervojo el Karlovy Vary sur la ĉeĥa flanko de Ercmontaro. Nun oni povas daŭrigi ĝis la urbo Johann-Geogen-Stadt. El Horní Blatná oni povas en la urbeton Potůčky veturi ankaŭ sur la ŝoseo kaj kompreneble iri ankaŭ piede laŭ markita turisma vojo tra la monto Blatenský, la distanco estas 7 km.

En la ĉirkaŭaĵo estas multaj postrestaĵoj post la mezepoka eks-pluatado de stanaj ercoj. Oni ĉi tie ekspluatadis stanon ekde la jaro 1562 ĝis komenco de la dudeka jarcento. Post la Dua Mondmilito ĉi tie oni ekspluatis ankaŭ uranian ercon.

La nomon de ĉi tiu urbeto oni povas traduki "Rojetoj".

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 098
18801 272
18901 387
19001 403
19101 560
19211 425
JaroLoĝantoj
19301 692
1950409
1961341
1970407
1980359
1991344
JaroLoĝantoj
2001369
2014465
2016445
2017423
2018439
2019450
JaroLoĝantoj
2020436
2021394
2022400
2023415

Memorindaĵoj redakti