Poussanges

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Poussanges estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 145 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Poussanges
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Felletin
INSEE kodo 23158 [+]
Poŝtkodo 23500
Kodo laŭ INSEE 23158
Politiko
Urbestro S-ro Marc Bujon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 145 (2 006)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°49′36″N 2°12′58″O  /  45.82667°N, 2.21611°O / 45.82667; 2.21611 (Poussanges) (mapo) Koordinatoj: 45°49′36″N 2°12′58″O  /  45.82667°N, 2.21611°O / 45.82667; 2.21611 (Poussanges) (mapo)
Alto 564 m - 861 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 23,35 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Poussanges en Francio
45° 49′ 36″ Nordo 2° 12′ 58″ Oriento / 45.8266666667 °N, 2.21611111111 °O / 45.8266666667; 2.21611111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poussanges [+]
vdr

Geografio redakti

Poussanges etendiĝas sur 23,35 km², kaj havis 145 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 6 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Poussanges situas je alteco de 861 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Poussanges apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Marc Bujon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Poussanges apartenas al la kantono de Felletin, kies ĉefurbo estas Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti