Povumo

rapideco kun kiu energio estas transdonita, uzita aŭ transformita

En fiziko, povumo (simbolo: P) povas esti aŭ mekanika, aŭ elektra aŭ optika.

Mekanika povumo redakti

Mekanike, la povumo estas la kvanto da laboro W farita por unuo de tempo t. Eblas do vidi tion kiel fluon de energio, egale al rapido de ŝanĝo de energio en sistemo, definite per:

 

kie

La mezurunuo de povumo estas do energio dividite per tempo.

Povumo de forto redakti

Se la aplika punkto de forto   (en neŭtono) moviĝas laŭ momenta rapido   (en metro/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

 

Oni povas facile trovi tiun rezultaton per derivaĵo de la laboro de forto.

Povumo de momanto de forto redakti

Se objekto rotacias sub la ago de momanto de forto   (en neŭtono.metro) kaj turniĝas kun angula rapido   (en radiano/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

 

SI unuo redakti

La unuo de povumo laŭ SI estas vato (W), kiu estas unu ĵulo por sekundo (J/s).

Ne-SI unuoj redakti

Kelkaj el ili estas:

Elektra povumo redakti

Elektre, pri kontinuaj tensio kaj kurento la povumo P donita al aparato estas:

 

kiel

  • P estas la povumo, mezurata per vatoj (W)
  • U estas la tensio trans la aparato, mezurata per voltoj (V)
  • I estas kurento trairanta ĝin, mezurata per amperoj (A)

Se komponaĵo estas rezistilo, tiam veras la ĵula leĝo:

 

 

kie

Optika povumo redakti

 
Diagramo de simpla optikilo: la ŝajna bildo estas pli granda ol la objekto.

Optike, la angula grandigeco G de optika sistemo (optikilo kiel konverĝa lenso, lupeo, mikroskopo) estas la kvociento de la angulo  , laŭ kiu oni vidas tra la sistemo la ŝajnan longon L de objekto, per la angulo  , laŭ kiu oni rekte vidas objekton de longo l sen la optikilo:

 

Kutime, oni proksimumas la angulojn per iliaj tangentoj:

  (konsiderante, ke la okulo estas proksime de la ĉefa fokuso)

kie   estas la ĉefa fokusa distanco;

 

kie   estas la distanco inter la observantokulo, tielmaniere:

 

La povumo P de optika sistemo estas la kvociento de la angulo  , laŭ kiu oni vidas objekton tra optikilo, per la longo l de tiu objekto:

  la unuo de optika povumo laŭ SI estas radiano/metro.

Ju pli la angulo laŭ kiu oni vidas objekton estas granda, ju pli tamen tiu objekto estas malgranda, despli la povumo P estas granda. Oni kutime konsideras la aprioran povumon   per la proksimuma valoro  , do:

  kies la mezurunuo estas la dioptrio;

esprimita ankoraŭ kiel funkcio de G:

 

Kutime la elektita valoro de d estas 25 cm (konsderata kiel la minimuma vido-distanco), do laŭ SI unuoj: