Praarbaro Dobročský

Praarbaro DobročskýDobroĉa praarbaro troviĝas en la montaro Veporské montoj en centra Slovakio, proksimume ses kilometroj sude de vilaĝo Dobroč. La praarbaro troviĝas en la marnivelo de 700 - 1000 metroj super la marnivelo. Propra teritorio de la prarbaro havas ĉirkaŭ 100 há, kaj krom tio estas protektata teritorio de ceteraj 100 há. Klimo de ĉi-teritorio estas malvarma(pro marnivelo kaj orientacio je mond-direkcioj=mikroklimaj fluoj) kun mezproksima varmeco ĉirkaŭ 5,5 - 6,5 gradoj. Kutima multeco de pluveroj estas 760 - 920 mm jare. Ĉi- naturrezervejo estas gardata jam de la jaro 1913, do ĝi apaprtenas inter plej longe protektataj naturrezervejoj en Slovakio. Oni protektas ĉi-lokon por konservo de lastaj restaĵoj de praarbaroj, kiuj evoluadis dum longaj jarmiloj sen homa agado. Plejparto de arbaroj en montaro Veporské montoj estis elhakitaj dum minista epoko en 17-a jarcento. Oni uzadis arbojn el diversaj kialoj- konstruado de minejoj, protektado de lignokarbo. La lignokarbon oni uzadis por fandi ferecon. Fine de la 18-a jarcento dank´al ĉefarbaristo de urbo Banská Bystrica, sinjoro Jozef Dekrét Matejovie, oni komencis kompostadi arbojn. Bedaŭrinde omi ne respektis diversecon kaj originan strukturon de ĉi-praarbaroj. Tial en hodiaŭaj arbaroj dominas piceoj, kaj ili estas malpli rezistemaj kontraŭ forta vento, neĝo kaj subarboŝela insekto. Hodiaŭ ĉi tie dominas fagoj, piceoj, abioj kaj malpli aceroj, fraksenoj kaj ulmoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.